Marcel REINE estis franca aviadisto naskiĝinta la 1-an de decembro 1901 en Aubervilliers en la departemento Seine-Saint-Denis kaj mortinta la 27-an de novembro 1940 en Mediteraneo. Lia familio devenis de Bransles, en la departemento Seine-et-Marne.

Marcel Reine
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1901 (1901-12-01)
en Aubervilliers
Morto 27-an de novembro 1940 (1940-11-27) (38-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Memorigilo Marcel Reine
Okupo
Okupo piloto
vdr

Linia piloto redakti

Unue militista piloto, poste li estis dungita ĉe la kompanio « Aeraj Linioj » Latécoère (estonta « Aéropostale ») en decembro 1924. Tie liaj kolegoj estis Jean Mermoz, Henri Guillaumet, Antoine de Saint-Exupéry. Li estis postenigita en 1929 en Suda Ameriko kaj flugis sur la linioj :

La 27-an de novembro 1940 kun sia kamarado Henri Guillaumet li flugis al Sirio por konduki al lia posteno Jean Chiappe, promociita ŝtatkomisaro en Sirio kaj Libano. Ilia kvarmotora Farman « Le Verrier » estis trafita de itala ĉasaviadilo kaj malaperis en la maron Mediteraneon.

Marcel Reine atingis 9100 flughorojn.

Honoraĵoj redakti

  • Premio kiel linia piloto en 1930
  • Oficiro de la Honora Legio en 1934

Citaĵo je la ordo de la Nacio redakti

  • Dufoje kaptita de Maŭroj sekve de neeviteblaj surteriĝoj.
  • Efektivigis 81 traflugojn de Suda Atlantiko kaj multajn transflugojn de Andoj.
  • Spertulo en noktaj flugoj, unu el la realigintoj de grandaj aeraj poŝtlinioj.
  • Pasie fervorita pri la mistiko de la postaĵo, grandvalora rilate al la plej noblaj konkuremoj kaj al la plej maloftaj virtoj.

Verko dediĉita al Marcel Reine redakti

  • france Marcel Reine Héros de l'Aéropostale (Marcel Reine Heroo de « Aéropostale »), Hubert Reine, Eldonejo Loubatières (ISBN 2-86266-381-6)

Fontoj redakti

Precipa fonto : http://fr.wikipedia.org/wiki/Marcel_Reine

kaj : http://www.memoire-aeropostale.com/index.php?pg=figures-reine&lang=fr Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine