Margit Császár [ĉAsAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Császár Margit estis hungara meteologo, universitata instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (hungarsisteme) Makainé Császár Margit.

Margit Császár
Persona informo
Naskonomo Császár Margit
Naskiĝo 10-an de januaro 1931 (1931-01-10)
en Dabronc
Morto 21-an de marto 2003 (2003-03-21) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1954) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo meteologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Margit Császár [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1931 en Dabronc, ŝi mortis la 21-an de marto 2003 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Margit Császár frekventis gimnazion en Sümeg, poste ŝi akiris meteologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954. Jam en 1953 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 3 gefilojn. Post siaj studoj ŝi laboris en la meteologia instituto, iom poste en flughaveno de Budapeŝto. Inter 1959 kaj 1964 ŝi estis asistanto en la menciita universitato, poste lektoro, inter 1978-1991 docento. En 1963 ŝi doktoriĝis en la universitato, en 1967 ŝi akiris politikan (komprenu: komunistan) diplomon en universitato Markso-Lenino. En 1976 ŝi kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ricevis memormedalojn en 1982 kaj 1997.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Szinoptikus meteorológia. I-II (1960/1961)
  • Az időjárás előrejelzésének alapjai (1973)
  • Energiaátalakulások a légkörben (1976) - kandidatiĝa disertaĵo
  • Hideg levegőpárna mozgása a Kárpát-medencében (1992)

Fontoj

redakti