Maria Francesca Nascinbeni

Maria Francesca NASCINBENI (1658-1680) estis itala komponistino naskita en la urbo Ankono en la centra parto de Italio ĉe la Adriatika maro. Ĉio kio estas konata pri ŝia vivo kaj muziko devenas de tio kion ŝi mem skribis en la enkondukoj al siaj publikigitaj verkoj.

Maria Francesca Nascinbeni
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1640 (1640-01-01)
Morto 1-an de januaro 1680 (1680-01-01) (40-jaraĝa)
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Biografio redakti

Ŝi studis muzikon sub la gvido de la aŭgustena monaĥo kaj muzikinstruisto Scipione Lazzarini (1620 – 1675). Eble la forta religieco de ŝia instruisto influis en la karakteron de ŝia muziko, ĉar malgraŭ ŝiaj spiritecaj kaj forte religiaj verkoj, ekzistas neniu informo pri ŝi kiel monaĥino. En 1674, kiam ŝi estis nur 16-jaraĝa okazis ŝiaj du grandaj eventoj rilate al muziko. Ŝia muzikinstruisto, Scipione Lazzarini publikigis libron de siaj komponaĵoj. En ĝi li inkludis unu verkon de Maria Francesca Nascinbeni, ĝi estis Motetti a due e tre voce’.

En decembro de tiu ĉi sama jaro, ŝi publikigis muzikan volumon de 14 religiecaj komponaĵoj kiu inkluzivis kantojn, kanzonojn, madrigalojn kaj motetojn por orgeno. Ili estis dediĉitaj al la ‘plej glora kaj bonega sinjorino Donna Olimpia Aldobrandini Pamphili, Princino de Rossano’, patrino de la Papo Inocento la 10-a kaj de la kardinalo Benedetto Pamphili. En la dediĉo ŝi priskribis sin kiel 16-jaraĝa: “…jen la eliro el la studoj de deksesjara junulino, kiu apenaŭ distras sin de la lulkantoj de la vartistino,…

La moralecaj madrigaloj kaj la forta spiriteco de Maria Francesca Nascinbeni je tia junaĝo, estas nekutimaj precipe en ŝia instigo akcepti la striktan religian disciplinon de monaĥinoj. Laŭ la opinio de la aŭgustena Giovanni Battista Sarri, la publikigo de ŝiaj verkoj markas la forlason de la mondo de Nascinbeni kaj ŝian eniron en la klostron. Li diras: "la virton de la muziko, kiu brilas kiel la suno en ŝi, en ŝia nobla decido fariĝi monaĥino". Probable ŝi eniris en konventon de Ankono, sia hejmurbo. Ŝiaj tekstoj abundas je ĝoja akcepto de la ‘imitado de Kristo’ (imitatio Christi), precipe pri la korpaj suferoj dividitaj kun la Savanto, kaj supozeble kun ŝiaj estontaj fratulinoj en la klostro.

En ŝia verko ‘Bruliga flamo’ ("Una fiamma rovente") ŝi esprimas sian amon al Jesuo:

Brula flamo, mortiga fajro, brula Etno ekbruligas mian bruston kaj konsumas mian koron.

"Una fiamma rovente", ekbruligas la varmon en la koro, flamita de amo al Jesuo. Ĉi tiu koro ne milde varmiĝas laŭ la kutima maniero, sed erupcias kiel la monto Etno kaj brulas. Kaj la fajro brulas pli intense en la muzika scenejo ol en la teksto per ardaj melismoj sur la vortoj ‘flamo’ (fiamma), ‘brulanta’ (ardente) kaj ‘flamigas min’ (m'infoca). Simile, fajra muziko etendiĝas ankaŭ al la malpli ardaj vortoj de la teksto.

La aliaj spiritaj madrigaloj de Nascinbeni esprimas junecan entuziasmon ankaŭ por la fizika sufero de la ‘imitatio Christi’ kaj La Disciplino.

Ĉu la pecoj de Nascinbeni povus servi kiel spirita persvado ene de la muroj? Ŝiaj italaj tekstoj estas pli taŭgaj por ekstera liturgia uzo en malpli formalaj kaj pli intimaj lokoj ene de la propraj ĉambroj de la monaĥinoj. La popola lingvo parolus pli rekte al la estontaj religiemaj fratulinoj ol la latinaj motetoj. Ŝajnas ke la vortoj de tiaj spiritaj madrigaloj de Nascinbeni povus esti pli dolĉaj kaj konvinkaj ol la severa vojo al la monaĥeja disciplino.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 68 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Eksteraj ligoj redakti