Mark Shuttleworth
Mark SHUTTLEWORTH (naskiĝis 18-an de septembro 1973 en Welkom, Liberŝtato, Sud-Afriko) estas sudafrika entreprenisto. Li estis konata kiel unua kosmonaŭto de Afriko kaj kiel dua kosmoturisto.
Mark Shuttleworth | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mark Richard Shuttleworth |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1973 (49-jara) en Welkom |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Sud-Afriko • Manksinsulo |
Ŝtataneco | Sud-Afriko • Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | Western Province Preparatory School • Rondebosch Boys' High School • Diocesan College • Universitato de Kaburbo • Brooks School |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto • kosmonaŭto • inĝeniero • inventisto • komputikisto • blogisto • entreprenisto • programevoluigisto • touronaut |
TTT | |
Retejo | https://www.markshuttleworth.com/ |
Mark Shuttleworth studis financojn kaj sistemojn de manaĝada informado en la universitato Kaburbo. En la 1990aj jaroj laboris li ĉe la Linuks-distribuado Debian GNU/Linukso kiel evoluigisto. Li fondis en 1995 la retsekurecan firmaon Thawte, vendis ĉi tiun en 1999 por 575 millionoj da usonaj dolaroj, ĝuste antaŭ la krevo de la dotkom-veziko, al la usona kompanio VeriSign. Post la vendo de Thawte, fondis li la firmaon HBD Venture Capital kaj la bonfaran organizaĵon Shuttleworth Foundation, kiu apogas la edukajn projektojn en Sud-Afriko.
La 25-an de aprilo 2002 flugis li kiel kosmoturisto per rusia Sojuz TM-34 en la kosmon. Du tagojn poste dokis la kosmokapsulo al la Internacia Kosmostacio, kie li partoprenis en kelkaj eksperimentoj pri aidoso- kaj genesploro. Li revenis la 5-an de majo per Sojuz TM-33 al la Tero. Por la veturo pagis li 20 milionojn da usonaj dolaroj kaj devis sin trejni dum unu jaro, el kiu 7 monatojn en la t.n. Stela Urbo apud Moskvo.
La asteroido 14310 Shuttleworth[1] estis nomita laŭ li.
Mark Shuttleworth loĝas hodiaŭ en Londono.