Malfermi la ĉefan menuon

Markas Robinzonas (naskiĝis la 25-an de decembro 1897 en Lazdijai; mortis 13-an de oktobro 1971 sepultita en Vilna juda tombejo en Žvėrynas) estis merita medicinisto, kuracisto-venereologo, esperantisto.

Markas Robinzonas
Persona informo
Naskiĝo 25-a de decembro 1897
en Lazdijai, (Litovio)
Morto 13-a de oktobro 1971
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco judo
Ŝtataneco Litovio
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1924
Information icon.svg
vdr

Dum la milito 1941-1945 li estis doktoro en Ruĝa armeo. Al Esperanto aliĝis en 1924. Aktiva ano de E-societo en Kaunas sub gvidado de P. Medem. Organizinto de E-grupo kaj samtempe UEA delegito en Plungė, ĉeestis Baltian E-kongreson en Tallinn (1940). Dum stalinisma epoko li estis unu el nemultaj, kiu kuraĝis publike nomi sin esperantisto. Post la renaskiĝo de E. en USSR (1956) M. Robinzonas plej aktive sindonis al reorganiza laboro de E. en Vilnius kaj en tuta Litovio. Li estis estrarano de Vilniusa E-klubo, aktiva kaj objektiva komisiano de eldonataj E-lernolibroj. En BET-oj li ĉiam gvidis matenan gimnastikon. Li ŝatis vojaĝi kaj poste rakonti siajn impresojn al esperantistoj.

FontoRedakti