Markotabödöge
Markotabödöge estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna.
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9164
- Telefonkodo: 96
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 500
- Koordinatoj: 47°40′53″N 17°18'43″E
Situo redakti
Markotabödöge situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Csorna troviĝas 11, Mosonmagyaróvár 26, Győr, Kapuvár kaj Tét po 29 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri Bödöge devenis el 1161 en formo "Bedegh", pri Markota el 1222. Ili unuiĝis en 1609. En 1683 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1944 Markotabödöge estis bombardita. Inter 1973-1990 la komunumo estis parto de Kóny.
Vidindaĵoj redakti
Markotabödöge havas romkatolikan barokan preĝejon omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1752.