Kóny (kOnj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. La loknomo signifas slave: ĉevalo, ankaŭ en la vilaĝoblazono estas ĉevalo.

Blazono de Kóny

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kóny situas sur ebenaĵo laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Sopron. Pli norde troviĝas marĉa regiono, kiu apartenas al Nacia parko Őrség kaj Hanság. Csorna troviĝas 11, Győr 26, Mosonmagyaróvár 33 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1228. En 1641 privataj soldatoj de grandbienulo Nádasdy disrabis la vilaĝon.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas la romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Antonio el 1723, kapelo, skulptaĵoj pri Johano Nepomuka kaj Sankta Triunuo, fine fiŝkaptista lago.

Famuloj redakti

En Kóny naskiĝis: