Markus Lüpertz (naskiĝinta la 25an de aprilo 1941 en Reichenberg (Bohemujo) en norda Ĉeĥujo) estas germana pentristo, grafikisto kaj skulptisto. Li apartenas al la plej famaj artistoj germanaj de la nuntempo. Liaj bildobjektoj distingiĝas per sugesta forto kaj arĥaika monumenteco.[1] Lüpertz insistas pri tio, fiksi la objekton per pratipa eldiro de ĝia esto. Multaj el liaj verkoj estas atribuendaj al noveksprimismo. De 1988 ĝis 2009 Lüpertz estis rektoro ĉe la Ŝtata Artakademio en Duseldorfo. En publiko li sin prezentas kiel stranga pentristo, kiu tenas sian propran geniokulton.

Markus Lüpertz
Persona informo
Aliaj nomoj Lupertz, Markus
Naskiĝo 25-an de aprilo 1941 (1941-04-25) (82-jaraĝa)
en Liberec
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • universitata instruisto • ilustristo • grafikartisto • desegnisto
vdr
Markus Lüpertz en 2014

Artaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. Andrea Firmenich, Johannes Janssen (eld.): Markus Lüpertz – Durs Grünbein, Daphne – Metamorphose einer Figur. Wienand, Kolonjo 2005, ISBN 978-3-87909-870-5, S. 15; komp. ankaŭ la gazetara aktujo de Albertina Wien pri la ekspozicio de Markus Lüpertz. Metamorphosen der Weltgeschichte, 11a de marto 2010, p. 1

Eksteraj ligiloj redakti