Marĉo

(Alidirektita el Marmarĉo)

Marĉo ekestas, se en malsekaj terenoj akumuliĝas plantorestoj, kiuj pro manko de oksigeno malkomponiĝas (disputras) nur nekomplete. Marĉo konsistas el diversaj torf-tavoloj.

Marĉo en Poznano

Oni diferencigas du specojn. Ekzistas

  • marĉoj, kiujn enfluas grunda akvo (ili formiĝis ekzemple en iamaj lagoj) kaj
  • marĉoj sen ligo al grunda akvo, akvumitaj nur per pluvakvo.

Kelkaj gravaj marĉoj en la mondo redakti

Afriko redakti

 
Marĉoj de Bangveulu dum la seka sezono

Lago Bangveulu en Zambio estas tre grava sistemo, enhavanta lagon, marŝojn, sezonajn marsojn kaj inundebenaĵojn. La marŝoj povas atingi la longon de 120 km.

Sudd estas miksaĵo de marĉoj, riveroj kaj herbejoj, kiuj kune iĝas ega marĉo (ĉirkaŭ 130mil km²) dum la pluva sezono.

Sudameriko redakti

Pantanalo en Brazilo ("marĉaro" laŭnome) estas granda regiono (ĉirkaŭ 200mil km²) enhavanta plurajn marŝojn sed ankaŭ herbejojn, inunditajn herbejojn ktp.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri marĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras. 
  •  
     Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn. 
  •  
     Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo 

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-07.