Gâmbaș
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Marosgombás)
Gâmbaș - jen rumane, prononco [gımbaŝ], hungare Marosgombás [MÅroŝgombaŝ], germane Schwammenthal [ŜVAMnta:l] - estas vilaĝo en Rumanio norde de Aiud. Administre ĝi apartenas al la komunumo Aiud (hungare Nagyenyed [nadjenjed], germane Strassburg am Mieresch).
Gâmbaș · Marosgombás · Schwammenthal | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Komunumo | Aiud | ||
Poŝtkodo | 515203 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 471 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 21′ N, 23° 43′ O (mapo)46.34613323.723575Koordinatoj: 46° 21′ N, 23° 43′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 505 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 578 (rumanoj, 55 % hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 471 loĝantoj.
Historio
redaktiĜia unua mencio skriba estas en 1231. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye (germane Komitat Unterweißenburg, latine comitatus Albensis inferior).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Gravaj personoj
redakti- Mihály Székely (Marosgombás, 17-a de aprilo 1912 – Ocna Mureș, 22-a de oktobro 2002): pentristo.[1]
- Pál Takács (18-a de majo 1913 - Bukareŝto, 25-a de decembro 1986): verkisto pri pedagogio
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine