Martín Almada

advokato kaj homrajta aktivulo en Paragvajo

Martín Almada (Puerto Sastre, Paragvajo, 30-an de januaro 1937 - 30-an de marto 2024) estis advokato kaj homrajta aktivulo en Paragvajo. En 2002 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La premia komisiono pri li aparte laŭdis lian eksterordinaran kuraĝon kaj persistajn klopodojn elmontri kaj alporti al justeco torturistojn - precipe dum la milita diktaturo sub Alfredo Stroessner - kaj meti sian hejmlandon Paragvajon sur novan demokratian kurson kiu inkluzivas respekton por homaj rajtoj kaj daŭripova evoluo.

Martín Almada
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1937 (1937-01-30)
en Puerto Sastre, Departemento Alto Paraguay,  Paragvajo
Morto 30-an de marto 2024 (2024-03-30) (87-jaraĝa)
en Asunciono,  Paragvajo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Paragvajo
Alma mater Nacia Universitato de Asunción • Nacia Universitato La Plata
Okupo
Okupo advokato • homrajta aktivulo • verkisto
TTT
Retejo http://www.martinalmada.org/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti