Martigny-Combe

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Martigny-Croix)

Martigny-Combe estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2240 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de Martigny-Combe estas Martigny-Croix.

Martigny-Combe
Blazono de Martigny-Combe
Blazono de Martigny-Combe
Blazono de Martigny-Combe
Martigny-Combe
Martigny-Combe
Martigny-Combe
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 5′ 11″ N 7° 2′ 22″ O / 46.08639 °N, 7.03944 °O / 46.08639; 7.03944 (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ 11″ N 7° 2′ 22″ O / 46.08639 °N, 7.03944 °O / 46.08639; 7.03944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2240
Areo 37,63 km²
Alteco 804 m super marnivelo
Poŝtkodo 1921
Komunumkodo 6137
Mapo de Martigny-Combe
Mapo de Martigny-Combe
Situa mapo de Martigny-Combe
vdr

Geografio redakti

La komunumo Martigny-Combe situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la orienta bordo de la rivero Dranse, suda alfluanto de Rodano, sudokcidente de la urbo Martigny. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj vilaĝetoj Assarlay, Martigny-Croix, Ravoire, Les Rappes, La Fontaine, Le Brocard, Le Borgeaud, Le Cergneux, Le Pied du Château, Le Fays, Plan-Cerisier, Le Perrey kaj La Crettaz kaj multnombraj malgrandetaj setlejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 37,63 km², de kiuj 61,1% estas kovritaj de arbaro, 15,4% servas por agrikulturo kaj 3,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Martigny-Combe limas en nordoriento al Martigny, en sudoriento al Bovernier, en sudo al Orsières, en sudokcidento al Trient, en okcidento al Finhaut, kaj en nordokcidento al Salvan.

Trafiko redakti

Tra Martigny-Combe pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 21 al la Montpasejo Granda Sankta Bernardo al Aosta kaj aliflanke la kantona ĉefvojo n-ro 203 de Martigny trans la Forclaz-Pasejo al Chamonix en Francio.

Historio redakti

Ek de la jaro 999 Martigny-Combe apartenis al la Voktejo Martigny, kies centro estis Les Rappes. Martigny-Combe estis kvartalo de la grandkomunumo Martigny kaj sin subdividis en la 17-a ja 18-a jarcento mem al la du duonkvartaloj Combe inférieure kaj Combe supérieure. La nuntempa politika komunumo Martigny-Combe estiĝis en la jaro 1841, kiam ĝi estis disigita de la grandkomunumo Martigny. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti