Martina Klein
Martina Klein Korin (Bonaero, 7-a de decembro 1976 estas argentina-hispana fotomodelino, humoristino kaj televidprezentistino.[1]
Martina Klein | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1976 (46-jara) en Bonaero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino • Hispanio |
Familio | |
Edz(in)o | Álex de la Nuez |
Amkunulo | Álex de la Nuez • Àlex Corretja |
Okupo | |
Okupo | modelo • televida prezentisto • aktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.martinaklein.com |
Ŝi elmigris al Barcelono kiam ŝi havis 12 jarojn, kaj komencis partopreni en siaj unuaj artistelektiĝoj en la aĝo de 15 jaroj.
Ŝi estis ĉe la plej gravaj eventoj de modo (Milan Fashion Week, Paris Fashion Week, Cibeles Madrid Fashion Week, New York Fashion Week…) , kaj partoprenis en pluraj reklamaj kampanjoj (Yves Rocher, El Corte Inglés, Trident, Mango, Wella, Pronovias, Don Algodón…) aŭ modaj revuoj (Cosmopolitan, Elle, Marie Claire…)
Ŝi havis romantikan rilaton kun la hispana kantisto Álex de la Nuez (1999-2008) kaj ili havis filon en 2005; kaj ŝi havas rilaton nun kun la tenisisto Àlex Corretja: ili havis filinon en 2017.
FilmaroRedakti
- Raíces de sangre, 2002
- Águila Roja: la película, 2011
- Solo química, 2015
MuzikfilmetojRedakti
- Si tú no vuelves, Miguel Bosé, 1998
TelevidoRedakti
- Les mil i una , 1998-1999
- Las Mañanas de Cuatro, 2006-2007
- Planeta Finito , 2007
- Celebritis, 2008
- El club del chiste , 2010-2011
- ADN MAX , 2015
NotojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- www.martinaklein.com/ Arkivigite je 2016-07-25 per la retarkivo Wayback Machine
- IMDB