Mary Steen

dana fotistino kaj ano de la Porvirina Movado

Mary Steen, naskita kiel Mary Dorothea Frederica Steen (Hvilsager Sogn, la 28-an de oktobro 1856 - Kopenhago, la 7-an de aprilo 1939) estis dana fotistino kaj ano de la porvirina movado.

Mary Steen
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1853 (1853-10-28)
en Hvilsager Parish
Morto 7-an de aprilo 1939 (1939-04-07) (85-jaraĝa)
en Kopenhago
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo fotisto • aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr

Ŝi naskiĝis en vilaĝo inter Aarhus kaj Randers, en Jutlando, kiel filino de instruisto. Adoleskaĝa, ŝi transloĝiĝis al la ĉefurbo Kopenhago por studi, sed ŝi tiam malkovris, ke ŝi ne adaptiĝus al oficeja laboro. Ŝi tiam entreprenis trejnadon pri fotado en Svedio kaj en Kopenhago.

En 1884 Mary malfermis sian fotostudion, kiu funkciis ĝis 1918. Ŝi fariĝis la unua fotistino de la dana reĝa familio kaj je la invito de Alexandra de Danio, ŝi fotis ankaŭ la britan reĝan familion.

Famkonata, ŝi batalis por plibonigo de la vivkondiĉo de danaj virinoj kaj de laboristoj ĝenerale, per propono de almenaŭ duontaga ripozo en dimanĉoj.

Kelkaj fotoj faritaj de Mary Steen redakti