Maryna Viazovska
Maryna Serhiivna VIAZOVSKA aŭ nur per esperantaj literoj Marina Serhiivna Viazovska (ukraine Марина Сергіївна Вязовська, naskiĝis la 2-an de decembro 1984 en Kievo, do nun 40-jaraĝa) estas ukraina matematikistino konata pro la solvado en 2016 de la problemo de la sfera pakada problemo en dimensio 8 poste 24.
Tiam studanta en la Nacia Universitato Taras Ŝevĉenko de Kiev, Viazovska partoprenis en la Internacia Matematika Konkurso por Universitataj Studentoj en 2002, 2003, 2004 kaj 2005; ŝi estis pri tio premiita en 2002 kaj 2005.
Studoj
redaktiViazovska atingis la titolon de kandidatino pri sciencoj en la Instituto de matematiko de la nacia Akademio de la sciencoj de Ukrainio en 2010 kaj doktoriĝis en la Universitato de Bonn en 2013. Ŝia tezo, Modular Functions and Special Cycles, koncernas la analizan teorion de la nombroj sub la superrigardo de Don Zagier. Ŝi plenumis siajn postdoktoriĝajn esploradojn ĉe Berlina Matematika Lernejo kaj en la Universitato Humboldt de Berlino. Ekde januaro 2018 ŝi estas profesoro en la federacia politeknika Lernejo de Laŭzano (EPFL).
Laboroj
redaktiMaryna Viazovska estas rekonita pri la solvado en 2016 de la problemo de kompakta staplo en dimensio 8; En kunlaboro kun aliaj matematikistoj, ŝi poste solvis la problemon en dimensio 24.
Premioj
redaktiKrom ŝiaj laboroj sur la staploj de sferoj, Viazovska estas same konita por ŝiaj esploradoj pri sferaj dezajnoj kun Andrij Bondarenko kaj Danylo Radchenko. Kune, ili pruvis konjekton de Jacob Korevaar kaj Meyers pri la ekzisto de malgrandaj dezajnaj arbitraj dimensioj. Tiu rezulto estas unu el la kontribuoj por kiuj sia kunaŭtoro Andrij Bondarenko sukcesis la premion Vasil A. Popov en teorio de la proksimumo en 2013. En 2016 ŝi ricevis la premion Salem por ŝiaj laboroj pri la staploj de sferoj kaj pri la modularaj formoj. En 2017, ŝi ricevis la Clay Research Award kaj la Premion SASTRA Ramanujan, la eŭropan Premion de kombina same kiel unu el la tri New Horizontoj. En 2020, ŝi estis laŭreatino de la premio de la eŭropa matematika Socio[1]. En 2021 ŝi donas la Konferencon Gauss. En 2022 ŝi ricevis la medalon Fields.[2]
Referencoj
redakti- ↑ Pri ŝi url=https://www.8ecm.si/prizes/59 Arkivigite je 2022-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ https://www.bbc.com/mundo/noticias-62038627