Matthias Wißhofer

Matthias WISSHOFER (ankaŭ Wieshofer, Wießhofer, Wishofer kaj Wisshofer; naskiĝinta en 1752 en Kössen, mortinta la 23-an de septembro 1819 en Sankt Johann in Tirol) estis aŭstra animzorganto kaj liberecbatalanto.[1] Li iĝis la unua lerneja inspektisto por nordorienta Tirolo kaj inventis la elektrikan fusilon.[2] Li povas taksiĝi universala erudiciulo kiu engaĝiĝis pro la bonstato de junuloj kaj adoleskantoj.[3]

Matthias Wißhofer, portreto de Maria Anna Moser

Vivo redakti

Estante filo de ĉarforĝisto li finis la lernejan tempon ĉe la gimnazio de la jezuitoj en Munkeno.[4] Post studoj de teologio en Herrenchiemsee, Munkeno kaj Trento li ĝuis lernadon de modernaj kaj malnovaj lingvoj ĉe la jezuitoj frajburgaj. Enirinte la tiean konventon en 1772, li venis Salcburgon post la neniigo de la ordeno (1773) kie li ricevis sacerdotan ordinacion fare de Siegmund Christoph von Waldburg-Zeil en la Loreta kapelo. Krom esti de 1781 koadjutoro en Hopfgarten im Brixental li estis ŝtata lerneja inspektoro por Rattenberg (distrikto Kufstein), Kufstein kaj Kitzbühel; en decembro 1783 li fariĝis dekano en Sankt Johann.

Dum la Tirola ribelo estis en la 11.5.1809 bataletoj ĉe Selo Strub inter la lokuloj kaj la agresemaj bavaroj kaj francoj. Por puni siajn perdojn generalo Carl Philipp Joseph von Wrede kondamnis Wißhofer je morto per pendumilo. Amnestio venis de feldmarŝalo François Joseph Lefebvre en la 12.5.1809. Wißhofer antaŭe estis deklarina preti morti por savi la vivon de rezistantoj kaj preventi la detruon de Sankt Johann.

Honoroj redakti

En la poemaro Bilder und Sagen (eldonejo Wagner, Innsbruck 1889) aperis heroa poemo por Wißhofer fare de Bartholomäus Del Pero, kun la titolo Decan Mathias Wieshofer.

 
Wißhofer-monumento en Sankt Johann

En 1908 estis starigita sur la centra foirejo de Sankt Johann dankmonumento por la paroĥo, laŭ planoj de Norbert Pfretzschner. Tekste oni alludis kaj ties kuraĝon kaj ties zorgadon edukan: Erretter aus Feindesnot kaj Der Anfang der Weisheit ist die Furcht des Herrn.

Literaturo redakti

  • Hannes Hofinger (eld.): Mathias Wishofer – der treue Seelenhirt von St. Johann. Nova eldono de broŝuro de 1908, St. Johann in Tirol 2003.
  • August Scherer: Geographie und Geschichte von Tirol und Vorarlberg. Prilaboris Alois Menghin, sesa eldono, Innsbruck 1903.
  • Hans Wirtenberger: Der ungewöhnliche Held von 1809. Zwischen Kaiser, Kalkstein und Horn, Heimatkundliche Beiträge des Museums- und Kulturvereines Sankt Johann in Tirol, Nr. 13, 2009 (PDF; 1 MB Arkivigite je 2020-12-02 per la retarkivo Wayback Machine).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Instanzen-Schematismus für Tyrol und Vorarlberg 1805 mit einem Kalender und Post-Stationen durch Tyrol. Wagner’sche Hofdruckerei, Innsbruck '1805: Als Dechant und Pfarrer an St. Johann in Tirol", p. 237.
  2. Johann Gottlob Immanuel Breitkopf: Magazin des Buch- und Kunsthandels, welches zum Besten der Wissenschaften und Künste von den dahin gehörigen Neuigkeiten Nachricht gibt. Siebentes Stück. Leipzig 1780, p. 776
  3. "Schützen und Freiheitskämpfer"
  4. Max Leitschuh: Die Matrikeln der Oberklassen des Wilhelmsgymnasiums in München, Münĉen 1970–1976; volumo III, p. 134.