Malfermi la ĉefan menuon

Max Dauthendey

germana verkisto kaj impresionisma pentristo
Max Dauthendey

Max DAUTHENDEY [maks DAŬtendaj] (naskiĝis la 25-an de julio, 1867, mortis la 29-an de aŭgusto, 1918) estis germana verkisto.

Max Dauthendey naskiĝis en Würzburg. Li unue fariĝis pentristo, sed ekde 1891 li vivtenis sin de la verkado. Granda sopiro al ekzotikaj landoj, kiu ankaŭ retroviĝas en lia verkaro, igis lin vojaĝi tra la tuta mondo. En 1918 li mortis sur la insulo Ĝavo de malario.

Listo de verkojRedakti

  • Ultra-Violett (poemoj, 1893)
  • Reliquien (poemoj, 1897)
  • Die ewige Hochzeit (poemoj, 1904)
  • Singsangbuch (poemoj, 1907)
  • Lusamgärtlein (poemoj, 1909)
  • Die geflügelte Erde (eposo, 1910)
  • Die acht Gesichter am Biwasee (rakontoj, 1911)
  • Raubmenschen (romano, 1911)
  • Gedankengut aus meinen Wanderjahren (membiografio, 1913)
  • Geschichten aus den vier Winden (rakontoj, 1915)

Eksteraj ligilojRedakti