Maximiliano Garcia

hispandevena svisa inĝeniero, komercisto kaj kinisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Maximiliano GARCIA estas hispandevena svisa inĝeniero kaj komercisto. Li naskiĝis en 1965 en Bazelo, Svislando, en hispandevena familio. En 1971 li akiris la svisan ŝtatanecon. Kiel poligloto li parolas ok lingvojn. En 1986 li akiris diplomon de inĝeniero pri mekaniko kaj poste laboris en kampo de kemio kaj filtrado.

Maximiliano Garcia
Persona informo
Naskiĝo 1965
en Bazelo
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo komercistokinisto
vdr

De 1990 ĝis 2015 li aktivis en kampo de komerco en Hongkongo kaj Pekino kaj aliaj regionoj de Sud-orienta Azio konstruante strukturojn pri komerco de filmoj, fotado, industrio kaj kuraciloj por Eŭropa Unio, Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj aliaj. Li ankaŭ zorgas pri komerco de teo.

Ekde 2015 li estas filmproduktisto de la animaciaj filmoj kaj libroj de Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto kunlabore kun Miguel Herberg.