Medvedivci
Medvedivci, ukraine Медведівці, rutene Медведôвцï [medvedovcji], ruse Медведевцы [medvedevci], slovake Medvedovce, hungare Fagyalos [fadjaloŝ] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en municipo de Kalnjik.
Bazaj informoj redakti
- 48° 33′ 08″ N 22° 36′ 20″ O / 48.55222 °N, 22.60556 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 33′ 08″ N 22° 36′ 20″ O / 48.55222 °N, 22.60556 °O (mapo)
- Areo: 1 km²
- Alto super marnivelo: 159 m
- Loĝantaro: 470
- Poŝtkodo: 89633
- Telefonprefikso: +380 3131
Situo redakti
Historio redakti
La historia hungara loknomo estis "Medvegyóc", kiu pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis al hungara nomo. Ĝis Traktato de Trianon Fagyalos apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Medvedivci. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj redakti
- preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 18-a jarcento