Meierskappel

komunumo de Svislando
Meierskappel
Blazono de Meierskappel
Blazono de Meierskappel
Blazono de Meierskappel
Rigardo de Rigi al Meierskappel
Rigardo de Rigi al Meierskappel
Rigardo de Rigi al Meierskappel
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 7′ 33″ N 8° 26′ 40″ O / 47.12583 °N, 8.44444 °O / 47.12583; 8.44444 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 33″ N 8° 26′ 40″ O / 47.12583 °N, 8.44444 °O / 47.12583; 8.44444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1215
Areo 9,23 km²
Alteco 494 m super marnivelo
Poŝtkodo 6344
Komunumkodo 1064
Mapo de Meierskappel
Mapo de Meierskappel
Situa mapo de Meierskappel
vdr

Pri la komunumo redakti

Meierskappel estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1215 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Meierskappel situas sur brako de la monto de Root kaj sur duoninsulo ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Zugo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sen la Lago de Zugo sur areo de 6,75 km², de kiuj 25,2% estas kovritaj de arbaro, 66,1% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

Meierskappel limas en nordo aliflanke de la lago al Zugo (ZG), ankaŭ aliflanke de la lago en oriento al Walchwil (ZG), en sudo al Küssnacht (SZ), en sudokcidento al Udligenswil, en okcidento al Root, kaj en nordo al Risch (ZG).

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Lucerno al Rotkreuz.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Ŝvico kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo de la komunumo situas sud en distanco de 2 km en Küssnacht.

Historio redakti

 
Zurika bataliono dum la Batalo de Meierskappel de 1847

La unua dokumenta mencio de Meierskappel datiĝas el la jaro 858 kiel Cappell.

Dum mezepoko Meierskappel estis sub la regado de la Habsburgoj. En la jaro 1406 la urbo Lucerno akiris la vilaĝon.

Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Meierskappel estis batalloko inter la francaj kaj helvetaj trupoj unuflanke kaj trupoj de la malnova Svisa Ĵurkomunumo, kiu ne volis akcepti la novan demokratan ŝtaton. Denove la 23-an de novembro 1847 en Meierskappel okazis batalo inter la svisaj federaciaj trupoj de la protestantaj kantonoj kaj la katolika apartfederacio, kiu volis konservi la malnovan ordon.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti