Udligenswil

komunumo de Svislando

Udligenswil estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2119 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Udligenswil
Blazono de Udligenswil
Blazono de Udligenswil
Blazono de Udligenswil
Vilaĝeniro de Udligenswil
Vilaĝeniro de Udligenswil
Vilaĝeniro de Udligenswil
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 5′ 27″ N 8° 24′ 3″ O / 47.09083 °N, 8.40083 °O / 47.09083; 8.40083 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 27″ N 8° 24′ 3″ O / 47.09083 °N, 8.40083 °O / 47.09083; 8.40083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2119
Areo 6,25 km²
Alteco 621 m super marnivelo
Poŝtkodo 6044
Komunumkodo 1067
Mapo de Udligenswil
Mapo de Udligenswil
Situa mapo de Udligenswil
vdr

Geografio redakti

Udligenswil situas sur teraso ĉe la suda deklivo de la monto Rooterberg sur alteco de 621 m s.m.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,22 km², de kiuj 22,7% estas kovritaj de arbaro, 66,7% servas por agrikulturo kaj 9,9% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Udligenswil limas en nordo al Root, en nordoriento al Meierskappel, en sudoriento al Küssnacht (SZ), en ĝia plej suda pinto al Meggen, en sudokcidento al Adligenswil, kaj en okcidento al Dierikon.

Trafiko redakti

Udligenswil estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Lucerno al Rotkreuz.

Udlikon situas iomete flanke de la gravaj trafikvojoj, kio al ĝi garantias trankvilecon, tamen ĝi estas bone atingebla. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 4 kilometrojn sude en Küssnacht. Al la svisa aŭtovojo A14 la plej proksima alveturejo al direkto de Lucerno situas 6 km norde en Buchrain kaj al Zugo kaj Zuriko en distanco de de 8 km nordoriente en Gisikon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Udligenswil datiĝas el la jaro 1036 kiel Uodelgoswilare.

Dum mezepoko en Udligenswil regis la Habsburgoj. En la jaro 1406 la vilaĝo estis vendita al la urbo Lucerno. En la jaroj 1565 kaj 1566 pli ol la duona de la loĝantaro de Udligenswil formortis pro pestoepedemio.

Ĝis la 1950-aj jaroj Udligenswil estis kampara vilaĝo. Per la konstruo de la aŭtovojoj la veturtempo al la urboj Lucerno kaj Zugo malpliiĝis, kaj tial la nombro de laboristoj el la urbo multe kreskis. Nuntempe malpli ol kvarono de la vilaĝa loĝantaro laboras en la agrikultura sektoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti