Dierikon
Dierikon estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Dierikon | |
---|---|
Blazono de Dierikon | |
Dierikon | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Lucerno |
Koordinatoj | 47° 5′ 50″ N 8° 22′ 18″ O / 47.09722 °N, 8.37167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 50″ N 8° 22′ 18″ O / 47.09722 °N, 8.37167 °O (mapo) |
Areo | 432 km² |
Alteco | 2,78 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6036 |
Komunumkodo | 1053 |
Situa mapo de Dierikon | |
Geografio
redaktiDierikon estas komunumo de la aglomeraĵo de la urbo Lucerno, nordoriente de ĉi-lasta. La vilaĝo situas sudoriente de la rivereto Ron. De sudoriento al nordokcidento fluas tra la komunumo la rojo Götzentalbach, kiu formas la valeton Götzental inter la montetoj Rooterberg kaj Dottenberg.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,78 km², de kiuj 22,3% estas kovritaj de arbaro, 59,2% servas por agrikulturo kaj 17,4% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Dierikon limas en nordo al Root, en oriento al Udligenswil, en sudo al Adligenswil, en okcidento al Ebikon, kaj en nordokcidento al Buchrain.
Trafiko
redaktiLa komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio n-ro 23, de la loka busentrepreno de la urbo Lucerno. En la najbara vilaĝo proksime de la komunuma limo situas la stacidomo Buchrain de la fervojlinio de Zugo al Lucerno.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 direkte al Lucerno situas en Schachen en la komunumo Buchrain norde en distanco de 1,5 km, kaj direkte al Zugo kaj Zuriko nordoriente en Gisikon en distanco de 4 km.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Dierikon datiĝas el la 1270-aj jaroj kiel Dierinkon.
Dum mezepoko Dierikon apartenis al la Habsburgoj kiel parto de ties voktejo Root. Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 Dierikon fakte fariĝis posedaĵo de la urbo Lucerno, kio en la jaro 1394 ankaŭ estis formale konfirmita.[2]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Profilo de la komunumo en la kantona retejo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Teksto pri la historio sur la retejo de la komunumo Arkivigite je 2010-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Dierikon
- Profilo de la komunumo en la kantona retejo[rompita ligilo]
- Dierikon en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Dierikon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Kasteleto Götzental, Dierikon
-
Sportcentro de Migros en Dierikon
-
Lucerna Strato en Dierikon