Citronmeliso

(Alidirektita el Melissa officinalis)

La citronmelisooficina meliso (Melissa officinalis) estas plurjara plantospecio de genro meliso (Melissa) el familio lamiacoj (Lamiaceae). Ĝi havas citronodoron, blankajn florojn, devenas el la Mez-Oriento, ŝatas la mediteranean klimaton en Eŭropo. Ĝi kreskas libere nur sporada, ĝi estas jam kultivata spicplanto, kuracplanto de jarcentoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citronmeliso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Meliso Melissa
Specio: M. officinalis
Melissa officinalis
Linnaeus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo, historio redakti

Ĝin disvastigis en suda Exuropo la grekoj, en la okcident-exuropajn monaĥejajn ĝardenojn kunportis la benediktanoj. Imperiestro Karlo la Granda en ĉ. 810 ordonis (Capitulare de vilis) ties kultivadon. En okcidenta Eŭropo, ĝi estas senescepte ĝardene kultivata. La planto enhejmiĝis en partoj de Hungario kaj Norda Ameriko.

Ĝi estis unu efikaĵo en la t.n. karmelita akvo (spiritus melissae compositus) de la svisa Paracelsus.

Priskribo, kultivado redakti

Ĝi povas atingi la alton de 150 cm, la folioj estas ovoformaj, milde krenelaj, citronodoraj. La folioj staras sur la kvareĝa tigo vid-al-vide. La planton karakterizas ankaŭ la lanugeco kaj la iom vila tigo.

Oni semas la grajnojn en aprilo-majo, oni kolektas ties ŝosojn (Melissae herba) kaj foliojn (Melissae folium) en komenco de la florado en julio-aŭgusto.

Efikaĵoj redakti

La efikaĵoj de la melisa folio estas la volatilaj oleoj (citronelalo, citralo), la tanaĵoj, la flavonoidoj, la kafoacido, la rezino kaj la saponino.

Uzado kiel kuracaĵo redakti

Pro la virusdetrua efiko, oni uzas ĝin en kremaĵoj kontraŭ lipherpeto (Herpes simplex). Ties teo kaj la volatila oleo trankviligas la nervojn, koron, kontraŭspasmema. Ĝi vigligas la digestadon, oni ofte uzas ĝin kontraŭ kapdoloro, maldormemo, dorma perturbo.

Uzado kiel spicaĵo redakti

En la kuirarto uzatas la freŝaj folioj de tiu planto. Meliso fajnigas ĉefe salatojn, fiŝsaŭcojn, supojn, likvorojn kaj marinaĵojn.