Menaĥem Kipnis

Menaĥem Kipnis, pole Menachem Kipnis, jide מנחם קיפּניס, ps. Mecenas (naskiĝis en 1878 en Uŝomir, mortis verŝajne la 15-an de majo 1942[1] en Varsovio) estis pola kantoro, ĵurnalisto, publicisto, satiristo kaj felietonisto, kantverkisto, fotisto, kantisto, populariganto kaj spertulo pri juda muziko, socia aktivulo, membro de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj.

Menaĥem Kipnis
Kipnis.png
Persona informo
Naskiĝo 1878
en Uŝomir
Morto 15-an de majo 1942 (1942-05-15)
en Varsovia geto
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio [#]
Etno judoj [#]
Lingvoj jida lingvopola lingvo [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Profesio
Okupo kantistoĵurnalistofotisto • kolumnisto • kantoro • satiristo • opiniĵurnalisto • kantotekstisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Domo ĉe la strato Waliców 14 en Varsovio, kie loĝis Menaĥem Kipnis

BiografioRedakti

Kiel tenoro Menaĥem Kipnis estis muzike edukata de sia pli aĝa frato Pejsiem, kiu estis kantoro en la sinagogoj de Ĉernobilo kaj Wolin. Li lernis ankaŭ ĉe Abraham Ber Birnbaum, kun kiu li prezentiĝis en sinagogoj. Li kantis kun la konata kantisto Zejdel Rowner, kun kiu li travojaĝis la tutan Litovion, Podolion kaj Volinion. Li prezentiĝis en sinagogaj korusoj kaj frekventis la Varsovian Muzikan Konservatorion.

Kipnis estis la sola ortodoksa judo akceptita en la Koruso de la Granda Teatro en Varsovio en 1902, kie li muzikis dum 16 jaroj.

Dum siaj vojaĝoj li kolektis, esploris kaj kantis popolajn kantojn de polaj judoj, inkluzive tiujn miksitajn laŭ lingvo. La rezulto de lia laboro estis du kantaroj – eldonita en 1918 60 Jidiŝe folkslider (60 judaj popolkantoj) kaj eldonita en 1925[2] 80 Jidiŝe folkslider (80 judaj popolkantoj), poste kolektitaj en 140 Jidiŝe folkslider ( 140 judaj popolkantoj). Li ankaŭ publikigis la kolektitajn kantojn en la revuo Hajnt, kie li foje publikigis ankaŭ felietonojn.

Li edziĝis al Zimra Zeligfeld. Koncertante li multfoje travojaĝis Pollandon, kun sia edzino li vizitis ankaŭ Germanion kaj Francion.

En la intermilita periodo li iniciatis multajn sociajn kaj muzikajn aktivaĵojn, en la 1930-aj jaroj, post antisemitaj atakoj kontraŭ la juda minoritato, kio limigis ĝian aliron al profesioj kaj kaŭzis maldungojn de muzikistoj, li kunorganizis la Judan Simfonian Orkestron en Varsovio. Li donis koncertojn kun sia edzino, prezentante judajn popolajn kantojn.

Kipnis estis konata kiel ĵurnalisto kaj kunlaboranto de la novjorka ĉiutaga gazeto The Forward. Li ĉefe okupiĝis pri fotado de homoj: loĝantoj de judaj kvartaloj, urboj kaj urbetoj. Liaj fotoj estas eksterordinara atesto pri la vivo de la juda minoritato en la Dua Pola Respubliko. Ili nun troviĝas en la Arkivo de YIVO en Novjorko[3].

En 1920-1938 li eldonis en la jida:

  • Ĥelmer maasijes (Historioj el Ĥelmo)[4]
  • Malantaŭ la scenoj de la Varsovia Opero (1902-1918)
  • Jidiŝe klezmer in Pojln (Judaj klezmeroj en Pollando)
  • Barimte jidiŝe muziker (Famaj judaj muzikistoj)
  • Fun primitivn folkslid biz der jidiŝer simfoniŝer muzik (De primitiva popolkanto ĝis juda simfonia muziko)

En la dua mondmilito en la tempo de germana okupacio Menaĥem Kipnis kaj lia edzino ektroviĝis en la Varsovia geto, kie li organizis financan helpon por artistoj. Danke al la mono akirita de la Komitato li ebligis, ke literaturistaj manĝejoj disdonis manĝaĵon. Dum la tiel nomata unua likvidado de la geto la edzino de Kipnis mortis, kaj liaj taglibro kaj muzikaj kolektoj, inkluzive de la kantoj senditaj al li, estis detruitaj. Li mortis verŝajne pro koratako[5]. Li estis enterigita ĉe la juda tombejo ĉe la strato Okopowa en Varsovio, sed lia tomboŝtono ne konserviĝis[6].

Ĝis nun ekzistas la domo ĉe la strato Waliców 14 en Varsovio, kie Menaĥem Kipnis loĝis antaŭ la dua mondmilito.

En Esperanto aperisRedakti

PiednotojRedakti

  1. Pola judisma vortaro
  2. Pola judisma vortaro notas la daton 1923.
  3. Magdalena Stopa, Jan Brykczyński: Ostańce. Kamienice warszawskie i ich mieszkańcy. Varsovio: DSH, 2010, p. 144-151. ISBN 978-83-62020-18-8
  4. Ĥelmer maasjer en la retejo Polona
  5. Laŭ la Pola judisma vortaro la mortokialo estis encerba sangelverŝiĝo
  6. Mankas noto pri la tomboŝtono en la oficiala listo.
  7. Historioj el Ĥelmo en la libroservo de UEA

BibliografioRedakti

  • Zofia Borzymińska, Rafał Żebrowski: Polski słownik judaistyczny (Pola judisma vortaro). Dzieje, kultura, religia, ludzie. V. 1. Varsovio: Prószyński i S-ka, 2003, p. 780. ISBN 83-7255-126-X.