Meslibroj de kristanaj eklezioj

El [1]

Modena, kapitola Arkivo, Meslibro de la 12-a jarcento.

La Meslibro, en la Katolika Eklezio, estas liturgia libro entenanta ĉiujn informojn (tekstoj, preĝoj, kantoj, priskriboj de la gestoj, kaj rubrikoj) necesaj por ke la celebranto povu mescelebrieŭkaristie ceremonii laŭ la Liturgia jaro de la Katolika Eklezio.

Origino de la meslibro redakti

La meslibro, dirita Missale plenum (kompleta meslibro), ekaperis en la Latina Eklezio dum la 11-a jarcento. Ĝi naskiĝis pro la neceso grupigi en unika libro diversajn publikigaĵojn: la libro de la sakramenta ritaro kun la eŭkaristiaj preĝoj, diritaj “meskanono”, la oferpreĝoj kaj oferkantoj, la evangeliaro kaj epistolaro por la legaĵoj de la Sanktaj Skriboj, la gradualo por la kantoj. Iom post iom, laŭlonge de jarcentoj, manuskriptoj kunigis ĉiujn tiujn erojn de la meso en unika libro; kaj estis la meslibro!

Komence de la 13-a jarcento naskiĝis la ordenoj almozantaj. Karakterizo de tiuj komunumoj estis neligiteco al la loko aŭ diocezo. Tiuepoke ekzistis grandaj malsamoj en la liturgia ritaro ene de la Latina Eklezio kaj forme kaj kalendare. Naskiĝis tiel la postulo de la unuigo de la ritoj. La almozantaj ordenoj, kiel franciskanoj ligiĝis al la Roma Ritaro kaj ĝin disvastigis.

La uzo de la Missale plenum fariĝis komuna kaj unika en la Latina Eklezio inter la 14-a ja 15-a jarcentoj sekve de la buleo de papo Pio la 5-a Quo primum de 1570: de tiam la tuta Latina Eklezio utiligas la Roman Meslibron escepte de tiuj diocezoj kaj religiaj ordenoj kiuj posedis sian propran meslibron ekde antikvaj tempoj. Estas la kazo de la Mozaraba rito por la diocezo de Toledo, de la Rito de Braga, de la roma-liona meslibro por la diocezo de Liono (kie, tamen, nun estas akceptata nur tiu roma), de la Ambrozia rito de Milano, kiuj supervivas ĝis niaj tagoj.

Kune kun tiuj diocezoj ankaŭ kelkaj religiaj ordenoj konservas sian meslibron: la Kartuzianoj, Cistercianoj Dominikanoj kaj Karmelanoj.

La diversaj meslibroj redakti

 
Roma Meslibro.

El vidpunkto de la enhavo ne ekzistas meslibro unika kaj unuforma, sed tiom da meslibroj kiom da eŭkaristiaj ritoj aparte kultataj. Sammaniere, la Roma Meslibro estas la libro por la mescelebro laŭ la rito de la Katolika Eklezio de la roma rito, sed oni parolas ankaŭ pri “Trenta Meslibro” por la meslibro promulgita sekve de la Koncilio de Trento, pri "Ambrozia meslibro" utiligita de la diocezo de Milano, pri meslibro dominikana, kartuzia, visigota, ktp.

Ĉiuj tiuj meslibroj estas la rezulto de duobla tendenco, praktika kaj identiga. La praktika tendenco konsistas en la kunigo en unika libro de ĉiuj eroj bezonataj por la eŭkaristia celebro dum la liturgia jaro. La identiga tendenco rimarkas la bezonon kunigi la elementojn tipajn kiuj faras la identecon de iu rito kaj ĝin distingas kaj el aliaj ritaj familioj kaj el aliaj eldonoj de la meslibro spite de sia aparteno al la sama rita familio.

Meslibroj en aliaj kristanaj konfesioj redakti

Analogie kun la latinaj meslibroj, kelkaj kristanaj konfesioj naskiĝintaj el la protestanta Reformacio eldonis librojn ordigantajn la ritojn de sia eŭkaristia liturgio en naciaj lingvoj. Cele de sindistingo kaj de doktrina kaj eklezia opono al la “roma meso”, tiuj libroj ne prenis la nomon de “meslibroj”. Okazis nur tre malfrue ke la termino, jam perdinte sian dekomencan konfesian signifon, estis readoptita ĉe iuj eklezioj estiĝintaj el la Reformacio.

Ĉe Luteranismo. Marteno Lutero rilate ekleziajn preĝojn verkis Von ordnung des Gottesdienst (Pri la regulo de la diservo) kaj Formulae Missæ (Pri la formulo de la meso). Laŭ la spirito de tiuj verkoj, en 1525, okazis la unuaj celebrado de la «germana meso», kies «ordo» estis promulgita en 1526 kaj utilos al la luteranaj eklezioj por la sekvantaj jarcentoj. Sur la spiritoj de tiuj reformoj estas bazita la hodiaŭa luterana meslibro.

Ĉe Anglikanismo. La 11-an de julio de 1533. papo Klemento la 7-a ekskomunikis Henrikon la 8-an de Anglio, kiu kontraŭleĝe estis regeedziĝinta: estis la naskiĝo de Anglikanismo! Eklezio sendependa el Romo de tuj ĝi organiziĝis nivele de hierarkio, poste nivele de doktrino kaj fine nivele de oficiala preĝo. La ĉefepiskopo de Canterbury, Thomas Cranmer, estis la arkitekto de la Book of Common Prayer (dirita «meslibro de Kranmer») en 1549. Tiu meslibro, anglalingva, estis vaste reviziita 1559 kaj en 1562. Ĝi spertis longan evoluon ĝis la hodiaŭaj tempoj kaj estas hodiaŭ utiligata, krom de la Anglikanismo, ankaŭ de episkopana kaj metodista eklezioj de Usono.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti