La MiŝarojMiŝaraj tataroj (memdifino: мишәрләр mişärlär, tatare mişär tatarları) estas subgrupo de la Volgaj tataroj kaj la indiĝenaj homoj de la Respublikoj Mordvio, Tatarstano, Baŝkirio kaj Ĉuvaŝio de Rusio, de la Provincoj Penza, Uljanovska, Orenburgo, Niĵnij-Novgoroda, Samara, Volgogrado kaj Saratovo, kaj enmigrinta minoritato de Finnlando. La plimulto de finnaj tataroj estas Miŝaraj tataroj. La Miŝara tatara dialekto estas unu el la du Volgaj Tataraj dialektoj.

Miŝaraj Tataroj
Miŝaroj en jurto
etno
Tataroj
Suma populacio
1.001.000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Rusio 1.000.000
Finnlando 1.000
Lingvo(j)
Tatara lingvo
Religio
sunaismo,
ortodoksismo
Parencoj

Volga tataroj, Kryashens

vdr

Ili estas posteuloj el triboj de Kumanoj-Kipĉakoj kiuj estis miksitaj kun la Burtoj, inter la dekstra bordo de la Volgo al la dekstra bordo de la rivero Okao norde. La origino de Miŝaraj tataroj el Miŝara Jurto estis Volgaj finnoj, kiuj venis sub Tatara influo kaj adoptis la Mordvan lingvaron kaj la sunaisman islaman religion.[1]

En la 19-a jarcento la ĉefa versio estis la turka influo de antikva finn-ugra tribo Meŝora.[2] Inter la Miŝaroj, ofte, estas la vido de la origino de la Ora Hordo.[3] Neniu sciencisto konsentas pri la temo.

Ankaŭ kontestata estas la demando pri la origino de la nomo. Krom la distordita versio de la vorto Meshchora , oni propagas hipotezon pri la termino de la rilato kun la nomo de la triba alianco Mozhar/Madjars (unu de la sep triboj konata kiel magiaroj, malnova tribo de la regiono de Danubo).[4]

Finnlando redakti

La tatara-finna komunumo devenas de enmigrado kiu okazis inter la jaroj 1800 kaj 1900. La ĉefa etna grupo estis la Miŝaroj (98%), krom de Kirgizoj, Uzbekoj, Turkmenoj kaj Turkoj. [5]

Referencoj redakti

  1. M. Z. Zekiyev Mişerler, Başkurtlar ve dilleri / Mishers, Bashkirs and their languages Arkivigite je 2014-04-08 per la retarkivo Wayback Machine. In Türkiyat Araştırmaları Dergisi 73-86
  2. Eta Enciklopedio Brockhaus e Efron
  3. Orlov A. M. Meschera, Meshcheryakov, Mishari. - Kazan Tatar. Vol. Publishing House, 1992. - S. 112. - ISBN 5-298-01050-4
  4. Tataroj ( "Gento kaj Kulturo" RAN Serioj). - M: "Nauka", de 2001. - P. 36.
  5. Bedretdin, Kadriye: Tatara-finnaj Verkoj. Orienta Finna Societo, 2011. ISBN 978-9380-78-0
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Mishar Tatars » el la anglalingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Мишари » el la ruslingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.