Michael Kelland John HUTCHENCE (22a de Januaro 1960 – 22a de Novembro 1997) estis aŭstralia kantisto, muzikisto kaj aktoro. Hutchence kunfondis la rok-bandon INXS, kiu vendis ĉirkaŭ 75 milionojn da diskoj tumonde kaj estis inkludita en la aŭstralia ARIA Hall of Fame en 2001. Li estis la ĉefkantisto kaj vortumisto de INXS el 1977 ĝis sia morto.[1]

Michael Hutchence
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1960 (1960-01-22)
en Sidnejo
Morto 22-an de novembro 1997 (1997-11-22) (37-jaraĝa)
en Double Bay
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Davidson High School • North Hollywood High School • Lernejo de Reĝo Georgo la Kvina
Familio
Amkunulo Paula Yates • Helena Christensen • Kylie Minogue
Infano Heavenly Hiraani Tiger Lily Hutchence Geldof
Okupo
Okupo kantistoaktoromuzikisto • filmaktoro • komponisto
TTT
Retejo http://www.michaelhutchenceinfo.com/
vdr

Hutchence estis membro de la mallongdaŭra pop-roka grupo Max Q. Li ankaŭ registris iom da soloa materialo kaj aktoris en kinaj filmoj, kiel ĉe Dogs in Space (1986), Frankenstein Unbound (1990), kaj Limp (1999).

Hutchence havis serion de amaferoj kun elstaraj aktorinoj, manekenoj kaj kantistinoj, kaj lia privata vivo estis ofte aperinta en la aŭstralia kaj en internacia gazetaro. En Julio 1996, Hutchence kaj angla televidprezentistino Paula Yates havis filinon.

Matene de la 22a de Novembro 1997, Hutchence estis trovita mortinta en sia hotelĉambro en Sidnejo. Lia morto estis reportita de la New South Wales Coroner kiel rezulto de memmortigo pro pendumadoerota asfiksio.

Referencoj redakti

  1. "Oficiala retejo – Biografio". Oficiala retejo de Michael Hutchence. Arkivita el la originalo la 19an de Februaro 2011. Alirita la 4an de Decembro 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Michael Hutchence en la angla Vikipedio.