Michel Hazanavicius
Michel HAZANAVICIUS (naskiĝis la 29-an de marto 1967 en Parizo) estas franca reĝisoro, aktoro kaj scenaristo, internacie konata pro lia reĝisorado de la filmo The Artist aperinta en 2011, danke al kiu li gajnis multajn premiojn, interalie Oran Globon kaj plurajn Oskar-premiojn, interalie por plej bona reĝisoro.[1]
Biografio
redaktiMichel Hazanavicius devenas el juda familio el Litovio (origine la familia nomo litove skribiĝas Hazanavičius), kun iuj parencoj ankaŭ el Pollando. Liaj gepatroj en infanaĝo pretervivis la Duan Mondmiliton kaŝe en Francio. Michel Hazanavicius estas frato de Serge Hazanavicius, ankaŭ aktoro[2] kaj li estas edziĝinta kun la franca aktorino Bérénice Bejo[3], naskiĝinta en Bonaero, kiu partoprenis en kelkaj el liaj filmoj kaj estas protagonistino de The Artist.
Ekde infanaĝo li estis granda fervorulo de kino, ĉu temis pri filmoj malmulte konataj en originala versio aŭ plej popularaj.[4]
Li debutis kiel reĝisoro en 1999 per la filmo Mes Amis, komedio en kiu ludis lia frato Serge; li atingis sukceson en sia propra lando per siaj sinsekvaj realigoj OSS 117: Le Caire, nid d'espions (2006) kaj OSS 117: Rio ne répond plus (2009), ambaŭ rakontas en tono de komedio la misaventurojn de franca spiono "Hubert Bonisseur de La Bath", kaj li atingis tutmondan agnoskon en 2011 per la muta filmo The Artist.
Filmaro
redaktiReĝisoro
redakti- 1992: Derrick contre Superman (TV)
- 1992: Ça détourne (TV)
- 1993: Le Grand Détournement (La Classe américaine)
- 1994: C'est pas le 20 heures (TV serio)
- 1996: Les Films qui sortent le lendemain dans les salles de cinéma (TV serio)
- 1997: Échec au capital (kurtfilmo)
- 1999: Mes amis
- 2006: OSS 117: Le Caire, nid d'espions
- 2009: OSS 117: Rio ne répond plus
- 2011: The Artist
- 2012: Les Infidèles
Scenaristo
redakti- 1992: Ça détourne (TV)
- 1993: Le Grand détournement (La Classe américaine)
- 1996: Delphine 1, Yvan 0
- 1968: Le Clone
- 1999: Mes amis
- 2004: Les Dalton
- 2009: OSS 117: Rio ne répond plus
- 2011: The Artist
Produktisto
redaktiAktoro
redakti- 1994: La Cité de la peur: Régis
- 1996: Delphine 1, Yvan 0: Régis
- 1996: Didier: Fabrice
Muntisto
redakti- 2011: The Artist
Premioj
redaktiJaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Gajnanto |
2012 | Plej bona originala scenaro | The Artist | Kandidato |
2012 | Plej bona muntado | The Artist | Kandidato |
- Premio Ora Globo
Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Kandidato |
2012 | Plej bona scenaro | The Artist | Kandidato |
- Premio BAFTA
Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Gajnanto |
2012 | Plej bona originala scenaro | The Artist | Gajnanto |
2012 | Plej bona muntado | The Artist | Gajnanto |
- Premio César
Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2008 | Plej bona originala aŭ adaptita scenaro | OSS 117: Le Caire, nid d'espions | Kandidato |
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Gajnanto |
- Premio "Independent Spirit"
Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Gajnanto |
2012 | Plej bona scenaro | The Artist | Kandidato |
Referencoj
redakti- ↑ http://www.fotogramas.es/Noticias/Festivales/Festival-de-Cannes/2011/20-peliculas-competiran-por-la-Palma-de-Oro Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine Noticia sobre nominaciones a Globos de Oro en Fotogramas
- ↑ http://www.noticiasdenavarra.com/2011/12/14/ocio-y-cultura/cultura/39the-artist39-cosecha-exitos-con-el-cine-mudo-y-en-blanco-y-negro-de-los-anos-20[rompita ligilo]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2012-02-28 .
- ↑ http://www.elpais.com/articulo/portada/ultimo/creyente/poder/cine/palabras/elpepuculbab/20111210elpbabpor_51/Tes Artículo de Rocío García para El País