Midas Dekkers
nederlanda biologo, ĵurnalisto kaj verkisto
Wandert Jacobus DEKKERS, pli bone konata kiel Midas DEKKERS (naskiĝis la 22-an de aprilo 1946 en Harlemo), estas nederlanda biologo, prezentisto kaj verkisto de fikcio kaj nefikcio por infanoj kaj adoltoj. Kiam li estis 18-jaraĝa, li alprenis la nomon Midas.
Midas Dekkers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wandert Jacobus Dekkers |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1946 (77-jaraĝa) en Harlemo |
Lingvoj | nederlanda • Esperanto |
Loĝloko | Weesp |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | biologo • ĵurnalisto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • kolumnisto • esperantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.midasdekkers.nl |
Li estas ankaŭ konata pro siaj ofte kontraŭaj kaj polemikaj opinioj pri temoj kiel seksumado kun bestoj, naskigo de infanoj kaj sporto.
Kiam li estis juna, li okupiĝis pri Esperanto. Li estis la kasisto de la Nederlanda Esperanto-Junularo de 1966 ĝis 1967. Dum la epizodo de 2013 de la nederlanda kviza televidprogramo De Grote Geschiedenisquiz, li deklamis parton de La Espero, post sukcese respondita demando pri Esperanto.[1]
Referencoj redakti
- ↑ De Grote Geschiedenisquiz (1:13:20-1:14:31), elsendita la 11-an de majo 2013, NPO Start