Miedlingsdorf, hungare Mérem, kroate Milištrof estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Großpetersdorf.

Miedlingsdorf en la mapo
Panoramo de Miedlingsdorf

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Miedlingsdorf situas en valo de rojo. Oberwart troviĝas je 10 km-oj.

Historio redakti

La unua skriba mencio okazis en 1325 laŭ tiama hungara ortografio "Meren". La germana formo "Mellersdorf" aperis en 1574. La turkoj detruis la vilaĝon en 1529 kaj en 1532. Poste kroatoj refondis ĝin. En 1859 lernejo ekfunkciis. En 1907 pro incendio la tuta vilaĝo cindriĝis. En 1910 en Mérem vivis 358 homoj, (aŭstroj en minoritato, kroatoj en majoritato). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Vas, al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, dume inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Miedlingsdorf aliĝis al Großpetersdorf.

Vidindaĵoj redakti