Mihály Antalfi

biografio pri hungara juĝisto

Mihály Antalfi [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antalfi Mihály estis hungara juĝisto. Lia origina familia nomo estis Rupert ĝis 1896, liaj familiaj nomvariantoj estis Antalffy aŭ Antalfy [antalfi].

Mihály Antalfi
Persona informo
Naskonomo Rupert Mihály
Naskiĝo 25-an de septembro 1877 (1877-09-25)
en Devecser
Morto 25-an de decembro 1949 (1949-12-25) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo juĝisto
vdr

Mihály Rupert[1][2] naskiĝis la 25-an de septembro 1877 en Devecser, li mortis la 25-an de decembro 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Antalfi frekventis mezlernejojn en Pápa kaj Győr, poste li akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1901, juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en la sama jaro, fine juĝistan-advokatan diplomon. Li laboris jam pli frue en la statistika oficejo (1897–1902), poste li estis subnotario en Gyöngyös (1902–1906) kaj Baranyaszentlőrinc (1906-1909), juĝisto en Pécs (1909–1914), Sarajevo (1914–1918) kaj Budapeŝto (1918-1921). Lia juĝista kariero altiĝis, ekde 1928 li laboris en la ĉefjuĝejo. Li redaktis juran revuon inter 1922–1936, pli malofte li verkis poemojn kaj novelojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Polgári perrendtartás. 1–2. (1915)
  • Kötelmi jog. Különös rész. 3. (kunaŭtoro, 1941)
  • A vasúti közigazgatás alapvető jogszabályai (1943)

Fontoj redakti

Referencoj redakti