Mihály Boross

hungara verkisto, ĵurnalisto

Mihály Boross [mihAj boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boross Mihály estis hungara verkisto, ĵurnalisto, advokato. Lia plej konata infano estis Endre Boross.

Mihály Boross
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1815 (1815-01-09)
en Szőny
Morto 5-an de marto 1899 (1899-03-05) (84-jaraĝa)
en Sárbogárd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Endre Boross vd
Profesio
Okupo verkistoadvokatoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mihály Boross[1] naskiĝis la 9-an de januaro 1815 en Ószőny (nuntempa urboparto de Komárom), li mortis la 5-an de marto 1899 en Sárbogárd.

Biografio redakti

Mihály Boross maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝloko, poste li studis en Cegléd, Nagykőrös kaj Pápa, fine li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1842. Li komencis sian juran karieron en Székesfehérvár. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis partoprenanto, post fiasko de la revolucio (1849) li laboris en la familia bieno kaj estis kunlaboranto de revuo Hölgyfutár. En 1851 li ekinstruis en kalvinana gimnazio de Kecskemét, sed post 2 jaroj li estis kondamnita je dujara prizono pro la revolucio. Liberiĝanta li estis ĵurnalisto de Vasárnapi Ujság kaj Napkelet. En 1861 li estis oficisto de Fejér (historia departemento), iom poste advokato aŭ juĝisto. Li pensiuliĝis en 1876, sed li estis plu advokato ĝis 1882. Li edziĝis en 1860, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1861-1865.

Liaj kontribuoj (elekto) redakti

  • Béthel (noveloj, 1844)
  • Politikai kiskáté a nép számára (1848 (ankaŭ germane, kroate, rumene kaj slovake); 5-a eldono en 1869)
  • A falu bírája (romano, 1858; 3-a eldono en 1903)
  • Magyar krónika, azaz a magyar nemzet története… (1862)
  • A lelkész leánya (romano, 1877)
  • A sárkányirtók (romano, 1887)

Memorigiloj redakti

  • en Sárbogárd memorkolono kaj parko

Fontoj redakti

Referencoj redakti