Mihály VUK [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vuk Mihály (naskiĝis la 13-an de julio 1875 en Budapeŝto, mortis la 25-an de novembro 1952 samloke) estis hungara kemiisto, profesoro Hungara Scienca Akademio. [1]

Mihály Vuk
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1875 (1875-07-13)
en Budapeŝto
Morto 25-an de novembro 1952 (1952-11-25) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo food chemist
vdr

Biografio redakti

Mihály Vuk akiris diplomon en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko en 1898. Hejmenveninta komence li estis asistanto apud Vince Wartha en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, poste li laboris en eksperimenta stacio de akademio en Magyaróvár. Intertempe li doktoriĝis en Scienca Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1905 kaj 1921 li laboris en tutlanda kemia instituto, kie li okupiĝis pri vinoj. En 1911 li estis nomumita privata profesoro en Universitato József, en 1921 ordinara profesoro. En 1948 li pensiuliĝis. Krom la vino li plej ofte analizis la farunojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az élelmiszerek chemiai technológiája (1927) [2]
  • A magyar búzaliszt összetétele (1929)
  • Élelmiszerek vizsgálata (1934) - kun iu alia

Fontoj redakti