Mike Lowry

usona politikisto

Mike LOWRY (elp. MAJK LAŬri), naskonome Michael Edward Lowry (n. la 8-an de marto, 1939) estas usona demokrata politikisto. Li servis kiel la 20-a estro de Vaŝingtonio, 1993-1997, kaj antaŭ tio kiel membro de la Domo de Reprezentantoj, reprezentante la 7-an distrikton de Vaŝingtonio de 1979 ĝis 1989. Antaŭ tio li servis tri jarojn kiel membro de la parlamenteto de Kantono King (1975-1978).

Mike Lowry
Persona informo
Mike Lowry
Naskonomo Michael Edward Lowry
Naskiĝo 8-an de marto 1939 (1939-03-08)
en St. John
Morto 1-an de majo 2017 (2017-05-01) (78-jaraĝa)
en Olympia
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Vaŝingtonia Ŝtata Universitato vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • aŭtoro de antaŭparolo vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Du fojojn li sensukcese kandidatis por la Usona Senato. En 1983 lin venkis Daniel Evans, kaj en 1988 Slade Gorton.

Dum siaj jaroj kiel Vaŝingtoniestro, lia ĉefa iniciataĵo estis subŝtatnivela sistemo de sanasekuro kun premiumoj bazitaj sur la pagkapablo. Li decidis ne rekandidatiĝi por dua deĵorperiodo pro skandalo okazinta kiam lia gazetara sekretariino, Susanne Albright, akuzis lin pri nekonvenaj seksaj komentoj kaj agoj kontraŭ ŝi.[1] En 2000 li nesukcese kandidatis por esti la Vaŝingtonia Komisiito pri Publika Tereno. Lastatempe, li klopodas konstruigi malmultekostajn domojn por la migrantaj agrikulturaj laboristoj de Vaŝingtonio.

References redakti

  1. "Governor Is Settling Harassment Charges", New York Times, 1995-07-15. Kontrolita 2009-09-29.