Miklós Bittera [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bittera Miklós estis hungara agronomo, altlerneja instruisto, senatano. Lia nobela antaŭnomo estis hideghéti.

Miklós Bittera
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de novembro 1887(nun 1887-11-12)
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 11-an de marto 1947
en Hungario Magyaróvár (Hungario)
Tombo Óvár Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ekonomia Akademio (–1908)
Universitato Eötvös Loránd (–1909) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Miklós Bittera
Okupo
Okupo obtenteur (fr) Traduki
agronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memortabulo pri Miklós Bittera

Miklós Bittera[1] naskiĝis la 12-an de novembro 1887 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 11-an de marto 1947 en Magyaróvár (Hungario).

Biografio

redakti

Miklós Bittera akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1908, juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1909, fine li studis en universitato de Ĝenevo en la sekva studjaro. Li estis asistanto en la ekonomia akademio en Kolozsvár (1910-1914), poste li batalis en la 1-a mondmilito, kie li vundiĝis kaj li estis handikapulo. Li instruis en la akademio de Magyaróvár ekde 1919 ĝis sia emeritiĝo (1946). En 1927 li habilitiĝis, poste li estis katedrestro (docento). Inter 1939 kaj 1945 li estis membro de la senato. Lia ĉefa labortereno estis la sterkado. Li edziĝis en 1917.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Műtrágyázási tanácsadó (1926)
  • Növénytermesztéstan I—II. (1928-1930)
  • Gyakorlati műtrágyázás (1938)

Memorigiloj

redakti
  • memortabulo (vidu la foton!)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti