Miklós DEDE [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miklós Dede estis hungara instruisto, profesoro, fizikisto.

Miklós Dede
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1933 (1933-12-02)
en Kaba
Morto 24-an de decembro 1997 (1997-12-24) (64-jaraĝa)
en Debrecen
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Miklós Dede [1] Arkivigite je 2015-10-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de decembro 1933 en Kaba. Li mortis la 24-an de decembro 1997 en Debrecen.

Biografio redakti

Miklós Dede frekventis gimnazion en Karcag, poste li plulernis komence en Universitato de Miskolc, poste en Universitato Kossuth Lajos. Post la diplomo en 1959 li povis instrui nur en bazlernejo en Karcag, ĉar li pli frue partoprenis en Hungara revolucio de 1956. Baldaŭe li instruis en la gimnazio, krome li plulernis en Universitato Eötvös Loránd. Post la plia diplomo li laboris en la universitata instituto en Debrecen, samtempe li instruis en la universitato. En 1967 li doktoriĝis, en 1976 li docentiĝis, en la sekva jaro li kandidatiĝis. Li ricevis dufoje premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kisérleti fizika I. (1977) - lernolibro
  • Fizika II. (1987) - lernolibro

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti