Miklós Holop
Miklós Holop [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Holop Miklós estis hungara akvopilkisto (mezulo), olimpiano, kemiisto.
Miklós Holop | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1925 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de novembro 2017 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto |
Miklós Holop[1] naskiĝis la 2-an de februaro 1925 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de novembro 2017 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMiklós Holop maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1944, poste li akiris kemiistan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Li laboris en la militteknika instituto ĝis la emeritiĝo en 1980. Lia edzino naskis solan filon, li vidviniĝis en 1983.
Sporta kariero
redaktiMiklós Holop sportis en ĉefurba sportklubo ekde 1941, ĉar post naĝado oni disdonis lakton kaj paneron, tiutempe grandajn trezorojn. Inter 1948-1952 li apartenis al la hungara nacia teamo 12-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kun arĝenta medalo. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1958.