Miklós Markos
Miklós Markos [miklOŝ markoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markos Miklós estis hungara reĝisoro, scenaristo. Lia origina familia nomo estis Markovits [markoviĉ], lia konata fratino estis Györgyi Markovits.
Miklós Markos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Markovits Miklós |
Naskiĝo | 15-an de julio 1924 en Sárbogárd |
Morto | 7-an de junio 2000 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo |
Miklós Markovits[1][2] naskiĝis la 15-an de julio 1924 en Sárbogárd, li mortis la 7-an de junio 2000 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Miklós Markos devenis el juda familio. Dum la 2-a mondmilito li estis helpanto en fotateliero. Li akiris reĝisoran diplomon en Tutrusia Ŝtata Altlernejo de Kinematografio en 1953. Hejmenveninta li laboris en filma produktejo, baldaŭ ankaŭ en Hungara Televizio. Li ricevis premion en 1979. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1965 kaj 1968.
Liaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- A Balaton (mallonga filmo, 1951)
- Böske (mallonga filmo, 1955)
- Májusi dal (mallonga filmo, 1959) - ankaŭ scenaristo
- Tücsök (1963) - ankaŭ scenaristo
- A dunai hajós (1974) - ankaŭ scenaristo
- Rohanj velem! (1982)
Liaj televidaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Az ismeretlen Budapest (dokumenta filmo, 1963)
- Hol vagy, Názár? (1972) - ankaŭ scenaristo
- A komáromi fiú (1988) - ankaŭ scenaristo
Liaj scenarlibroj redakti
- Felmegyek a miniszterhez (1962)
- Bors (televida serio, 10 epizodoj, 1969 - 1972)
- A fantasztikus nagynéni (1986)
Liaj filmoj kiel helporeĝisoro redakti
- Az eltüsszentett birodalom (1956)
- Egy régi villamos (1961)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingvaj datenoj
- filmoj
- filmoj