Miklós Meszéna [miklOŝ mesEna], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meszéna Miklós estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, mondĉampiono.

Miklós Meszéna
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1940 (1940-12-14)
en Budapeŝto
Morto 29-an de julio 1995 (1995-07-29) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Miklós Meszéna[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1940 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de julio 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Meszéna maturiĝis en gimnazio en 1958, poste li akiris elektroinstrumentistan licencon en 1961, fine li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1966. Post la diplomo li havis postenon en hotelo ĝis 1974, poste li malfermis butikon pri modaĵoj, kie li laboris ĝis 1986. Li ricevis premion en 1973. Li vivis kune kun kuracistino, kies filon ankaŭ li edukis.

Sporta kariero redakti

Miklós Meszéna skermis en pluraj sportkluboj en sia naskiĝurbo inter 1955–1974. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono 12-foje (1958-1971), junulara monĉampiono en 1960 individue, en universiadoj li estis la unua trifoje (1961, 1963, 1965). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1964 kaj Somera Olimpiko 1968 kun bronza medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 1966. Ekde 1987 ĝis sia morto li havis postenojn en la hungara sporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti