Miksa Léderer
Miksa Léderer [mikŝa lEderer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Léderer Miksa estis hungara advokato, prokuroro.
Miksa Léderer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de novembro 1869 en Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 9-an de marto 1932 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Infano | Lajos Léderer |
Okupo | |
Okupo | advokato • akuzisto |
Miksa Léderer[1] naskiĝis la 14-an de novembro 1869 en Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio), li mortis la 9-an de marto 1932 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Miksa Léderer devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li malfermis advokatan atelieron en Lőcse. Post jaroj li estis ĉefprokuroro de la urbo, ankaŭ honora prokuroro de Szepes. Li estis longe aktiva funkciulo de la juda eklezio, samtempe li estis figuro en la urba politika vivo kaj li redaktis lokajn gazetojn. Depost la 1-a mondmilito li translokiĝis al Budapeŝto. Li havis edzinon ekde 1897, kiu naskis 4 filojn.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A lőcsei polgári osztályfa privilégiuma
- A fórumról