Miloslav Pastrňák

ĉeĥa esperantisto

Miloslav Pastrňák (naskiĝis la 12-an de oktobro 1919 en Dolní Suchá - mortis la 31-an de januaro 2014 en Jablunkov) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de ĈEA.

Miloslav Pastrňák
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1919 (1919-10-12)
en Dolní Suchá (Havířov)
Morto 31-an de januaro 2014 (2014-01-31) (94-jaraĝa)
en Jablunkov
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis 12.10.1919 en Dolní Suchá, studis en gimnazio en Český Těšín kaj ĉe filozofia fakultato de Karola universitato, filozo­fion kaj ĉeĥan lingvon. Post eventoj de 17.11.1939 li estis deportita kun aliaj studentoj al la koncentrejo Sachsenhausen, de tie liberigita en 1942 laŭ interveno de svisa Ruĝa Kruco. Ĝis fino de la milito li devige laboris en la minejo Suchá kiel surtera laboristo. Ĉe la filozofia fakultato li finis siajn studojn sukcese en 1947 kaj komencis instrui kiel mezlerneja profesoro en Místek kaj Český Těšín. Rifuzinte eniri en la komunistan partion post 1948, li devis transiri al elementa lernejo. Per telestudado ĉe naturscienca fakultato en Brno li akiris rajton instrui ankaŭ matematikon. Li transiris al pedagogia gimnazio en Orlová, poste al gimnazio en Český Těšín. En 1949 li edziĝis, havis du infanojn. Post ideologia purigado en 1958 li kiel kristano estis eksikigita el la eduka sistemo kaj trovis lokon de korektisto en presejo en Český Těšín. En 1965 li akiris postenon de analizisto de la unua komputilo en Nova Altforno Klement Gottwald, kie li restis ĝis emeritiĝo en 1977.

Li longe laboris en la „subtera eklezio“, kateĥizis studentojn en privataj loĝejoj, kion li daŭrigis eĉ post 1990, kiam li estis rehonorigita pro persekutoj. En 2001 forpasis lia edzino, en 2003 lia filino. En 2008 li trovis lokon en emeritejo en Jablunkov, kiel legis kaj prelegis por la ceteraj emeritoj.

Esperantista agado redakti

Li konatiĝis kun Esperanto dum siaj gimnaziaj studoj ĉirkaŭ 1936, li lernis kiel memlernanto laŭ la lernolibro de T. Kilian. La ekzamenon pri la kapablo instrui Esperanton li faris kun eminenta rezulto en 1977. Li gvidis vicon da kursoj por komencantoj kaj por progresintoj, nun gvidas la konversacian rondeton de la klubo. Ekde la 1979 li laboras en la komitato de la Klubo de esperantistoj en Havířov. Plurajn jarojn li prizorgas kulturajn aferojn en la Klubo kaj protokolas klubajn kunvenojn. Li ofte prelegis - pri siaj vojaĝoj, pri Esperantaj eminentuloj, pri ĉeĥaj verkistoj. Li, kun sia edzino, grave kontribuis al la sukceso de entreprenoj de ĈEA organizataj en Havířov - precipe "Festotagoj okaze de la 20-a datreveno de ĈEA" aŭguste 1989, la 8-a kongreso de ĈEA aŭtune 1996, 40-jariĝo de la Esperantista Klubo en Havířov. S-ano Pastrňák eksterordinare zorgis pri la blindaj esperantistoj, por kiuj ekz. surbendigis Ĉeĥan-Esperantan Vortaron, trifoje instruis dum la someraj tendaroj por nevidantoj. Kiel akurata kaj zorgema lingva spertulo estas ofte petata pri la lingvaj korektoj de la tekstoj preparataj por la publikigo. Ĉi tiu laboro, krom la zorgado pri la glata funkcio de la Klubo, estas nun lia ĉefa agado.

Fontoj redakti

  • Starto 4/2002, p. 104-105 (Novaj honoraj membroj)
  • Starto 2/2003, p. 37-38 (nekrologo de Jarmila Wiatrová, filino de M. Pastrňák)
  • Starto 1/2014, p. 29 (nekrologo)