Mimie MATHY, naskiĝnome Michèle Mathy (naskiĝis la 8-an de julio 1957 en Lyon), estas franca humuristino kaj aktorino. Ŝi interalie estas konata pro sia rolo en televida serio Joséphine, ange gardien. Ŝi suferas akondroplazion, kio klarigas ŝian alton de 1,32 m.

Mimie Mathy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1957 (1957-07-08) (66-jaraĝa)
en 7-a Arondismento de Liono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Liono 2 Lumo
Okupo
Okupo komikistokantisto • teatra aktoro
Verkoj Q3156554
Q16645107
vdr

Biografio redakti

En 1979, ŝi eniris en l'Atelier de Nice, ateliero por studado kreita de Michel Fugain[1].

En la 1980-aj jaroj ŝi partoprenis en le Petit Théâtre de Bouvard kie ŝi interalie renkontis Michèle Bernier kaj Isabelle de Botton kun kiuj ŝi kreis komikan inan triopon Les Filles. Ili ludis en kafej-teatroj, en radio, kaj kreis spektaklojn: Existe en trois tailles en 1988, Le Gros N'avion en 1991. La triopo de "Les Filles" daŭris sep jarojn, ĝis junio 1991.

En 1994, Mimie estis sola sur scenejo por Mimie au Splendid, spektaklo verkita kun Pierre Palmade. En 2002, J'adore papoter avec vous, spektaklo verkita kun Muriel Robin, renkontis grandan sukceson.

En 1997, ŝi ekludis en la serio Joséphine, ange gardien por TF1. kvindekkelk epizodoj estis filmitaj, kaj la serio pludaŭras.

Ŝi edziniĝis en 2005 kun ĉef-kuiristo kaj restoraciisto Benoist Gérard, kiun ŝi renkontis dum prezento de ŝia spektaklo en Saint-Brieuc (Côtes-d'Armor), invitante lin sur scenejon, kiel ŝi kutime faris, hazarde elektante iun el la publiko.

Krom sia ĉiujara partopreno en Les Enfoirés depost 1995, ŝi partoprenis la turneon Night of the Proms fine de 2005 kaj ŝi estas patrono de asocio « Docteur Clown » depost deko da jaroj.

Laŭ Le Journal du dimanche de la 10-a de aŭgusto 2009[2], Mimie Mathy estis la 6-a persono, kaj 1-a virino preferata de francoj.

En 2010, ŝi faris komercan reklamon por lesivo "Décolor Stop"[3] dissendatan en ĉiuj ĉenoj.

Kariero redakti

Spektakloj redakti

Televidaj elsendoj redakti

Telefilmoj redakti

Televida serio redakti

Kino redakti

Diskaro redakti

  • 2006: La vie m'a raconté, produktita de Patrick Fiori kaj lia teamo > arĝenta disko, 60000 venditaj ekzempleroj.

Bibliografio redakti

  • 2007: Aller simple pour le bonheur, Mimie Mathy kaj Benoist Gerard, Eld. Plon, 2007
  • 2009: Mimie, raconte-moi : Les vacances africaines de Zouzou et Aï, Mimie Mathy, Eld. Plon, 2009
  • 2010: Le Noël magique de Pierrot et Marguerite, Mimie Mathy, Eld. Plon, 2010

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Biografio de Mimie Mathy Arkivigite je 2009-04-06 per la retarkivo Wayback Machine en ŝia oficiala retejo.
  2. le JDD. Arkivita el la originalo je 2010-04-07. Alirita 2010-08-03.
  3. Reklamo por Décolor Stop®. Arkivita el la originalo je 2010-10-08. Alirita 2011-01-27.

Eksteraj ligiloj redakti