Miquel Crusafont i Pairó

Miquel Crusafont i Pairó (Sabadell, Hispanio, 1910 — ibid., 1983) estis kataluna paleontologo, kiu specialiĝis en la ostoj de la mamuloj.

Miquel Crusafont i Pairó
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1910 (1910-10-03)
en Sabadell
Morto 15-an de aŭgusto 1983 (1983-08-15) (72-jaraĝa)
en Sabadell
Lingvoj katalunahispana
Loĝloko Sabadell
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono • Universitato de Madrido
Familio
Infanoj Anna Crusafont Sabater • Miquel Crusafont i Sabater
Okupo
Okupo paleontologo • universitata instruisto
vdr
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Crusafont kaj la patrinonomo estas Pairó

En 1933 li akiris bakalaŭron pri Farmacio de la Universitato de Barcelono kaj en 1950 li akiris bakalaŭron en Naturscienco de la Universitato de Madrido.[1]

En 1961 li estis elektita unuanime kiel Profesoro de Paleontologio en la Universitato de Oviedo,[2] kiel la plej granda sciencisto de sia disciplino. Poste, li akceptis esti nomumita Profesoro de Antropologio en la Societo Iesu de Barcelono.

Liaj plej gravaj verkoj inkluzivas Los Vertebrados del Mioceno Continental de la cuenca del Vallés-Penedés (1943, kun Josep Fernández de Villalta), El Mioceno Continental del Vallès y sus yacimientos de vertebrados (1948, kun Josep Fernández de Villalta), El Burdigaliense continental de la cuenca del Vallès-Penedès (1955, kun Josep Fernández de Villalta kaj Jaume Truyols), Estudios Masterométricos en la evolución de los Fisípedos (1957, kun Jaume Truyols) kaj La Evolución (1966, kun Bermudo Meléndez kaj Emiliano Aguirre).

En 1969 li fondis la Instituton Provincan de Paleontologio, kiu ekde 1983 estas konata kiel Instituto de Paleontologio Miquel Crusafont.

La mamulo prahistoria Crusafontia portas lian nomon.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti