Miss Scarlet and The Duke

Miss Scarlet and The Duke estas televida krimdramo lokita en Britio je la Viktoriana epoko kaj kreita de Rachael New. Ĉefaj roluloj estas Eliza Scarlet kaj William Wellington, detektivoj.

Miss Scarlet and The Duke
televida serio
Originala titolo Miss Scarlet and The Duke
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio), Usono
Ĝenro crime television series, historia dramo, mystery television series
Reĝisoro Declan O'Dwyer
Aktoroj Kate Phillips • Stuart Martin
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 18
Elsendo
Elsendita 31 mar. 2020 – 11 feb. 2024
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Produktado redakti

La filmojn realigas kune A+E Networks International kaj Element 8 Entertainment (privataj usonaj firmaoj por multmediala produktado).

La unua serio estis filmita en Dublino fine de 2019. La realigo de dua serio estis komence planita por Septembro 2020, sed ĝi estis prokrastita pro la kronvirusa pandemio. La 29-an de Marto 2021 oni konfirmis la filmadon de la nova serio, kiu surondiĝos en 2022: aŭtorino Rachael New tiam anoncis, ke la duan serion oni filmos en Beogrado, Serbio, en Aŭgusto 2021 ĉar ne estas mendeblaj la antaŭaj scenejoj kaj teatroj en Irlando. La 25-an de Aŭgusto 2021 estis publikigitaj la unuaj propagandaj fotografioj el la scenejoj en Beogrado.

Por krei la personecon de la ĉefrolulino, la aŭtorino de la serio, verkistino Rachael New, ĉerpis inspiron el Elizabeth Bennett de romano ”Fiereco kaj antaŭjuĝemo” de Jane Austen kaj el Scarlett O'Hara de romano ”Gone with wind” de Margaret Mitchell.

Dissendado redakti

La unuan serion komencis elsendi la brita pagata televido Alibi la 31an de Marto 2020. En Usono ĝi aperis premiere la 17-an de Januaro 2021, elsendita de televido PBS, kiu por la unua fojo aĉetis filmon el brita televido alia ol BBC, Channel 4ITV.

La serio estis krome elsendata en Kanado fare de (CBC), en Italio fare de RAI4 kaj podkasta platformo RAIPlay (kanaloj de RAI) kaj en aliaj landoj.

Intrigo redakti

En 1882, en la viktoriana Londono Eliza Scarlet (Kate Phillips) devas alpreni malfacilan decidon kiam ŝia patro, Henry Scarlet, neatendite mortas, postlasante al ŝi monton da ŝuldoj. Kvankam edziniĝo aspektas la nura opcio por la financa sekureco de virino en epoko kiam la virinoj havis malmultajn aŭ neniun rajton, tamen ŝi, ne aŭskultante la konsilojn de la proksimuloj, prifajfas la socialajn kondut-normojn kaj tuj decidas daŭrigi sola la detektivan laboron de sia patro, ekspluatante lian renomon.

Roluloj redakti

Eliza Scarlet (Kate Phillips) naskiĝis en etburĝa familio. Ŝi aspektas tipa virino de sia epoko kaj kondutas kiel rafinita “viktoriana sinjorino”, karakterizoj, kiujn ŝi eluzas dum enketado. Sed en la realo Eliza havas bataleman kaj impetan karakteron, kiun ŝi elmontras kiam estas necese, estigante grandan surprizon kaj ŝokon ĉe la aliaj. Dum juneco ŝia patro instruis al ŝi enket-metodojn kaj ĝenerale la detektivan sciencon. Sed en epoko regata de la absoluta aŭtoritato de la viroj, virino ne povas strebi al profesio – kaj tute neimageblas, ke ekzistu ina Detektivo; ŝi do serĉas la subtenon de tri amikoj.

Henry Scarlet (Kevin Doyle), la patro de Liza, estas jam mortinta kiam komenciĝas la serio. Profunde ĉagrenita pro la forpaso de sia edzino, li iĝis drinkulo kaj mortis probable pro koratako. Li tamen de tempo al tempo reaperas "fantome" al Eliza por konsili ŝin.

William Wellington (Stuart Martin), kromnomata “La Duko", reference al la unua Duko de Wellington, estas malafabla, jupĉasemula Inspektoro de Scotland Yard. Li havigas maleme al Eliza laboron sed li ne donas al ŝi oficialan rolon kaj tio kaŭzas disputadon inter ili. La forpasinta patro de Eliza, Henry, savis William kiam li estis infano el vivo en la stratoj de Londono kaj poste li mecenatis, por ke li vizitu polican akademion. William taksis Henry’n honorinda kaj bona viro, sed lin agacas la deziro de lia filino Eliza fariĝi detektivino; tamen li ŝatas ŝin kaj iom post iom li komencas montri respekton por ŝiaj kapabloj.

Moses (Ansu Kabia), naskita en Jamajko, venis al Londono esperante trovi pli bonajn vivkondiĉojn, sed je la fino li fariĝis krimulo, membro de suspektindaj rondoj. Li ŝatas la praktikan kapablon de Eliza kaj ambaŭ ofte kondutas kune kvazaŭ ribeluloj kontraŭ la socio.

Rupert Parker (Andrew Gower) estas riĉa junulo, filo de sinjorino Parker, kiu posedas la domon en kiu loĝas Eliza. Ŝi volis, ke Eliza edzigu Rupert, sed ĉi-lasta estis sufiĉe kontenta kiam ŝi rifuzis la proponon: sekrete li estas samseksemulo, kio igas lin ekstersocia tiom, kiom Eliza. Naskiĝas amikeco inter la du kaj li fidas je la konsiloj de Eliza por konduki sian propran vivon. De la unua momento Rupert decidas subvencii, investocele por sia mono, la detektivan agentejon de Eliza.

Frank Jenkins (Danny Midwinter), detektiva serĝento, unu el la policaj kunlaborantoj de William.

Ivy (Cathy Belton) loĝas kun Eliza kaj kuiras por ŝi. Ŝi vartis ŝin post kiam la patrino de Eliza mortis (kelktempe antaŭ la komencaj eventoj de la televida serio). Ŝi restas kun Eliza, malgraŭ, ke ŝi komence ne povas pagi al ŝi salajron. Ivy ne scipovas legi nek skribi: Eliza komencos instrui al ŝi.

Epizodoj redakti

Serio 1 (2020) redakti

N-ro Originala titolo Reĝisoro Tekstoj de Premiera elsendo en Britio
1 "Inheritance" - La heredaĵo Declan O'Dwyer Rachael New 31an de Marto 2020
Post la morto de sia patro, privata detektivo, Eliza Scarlet klopodas daŭrigi la enketon de li faritan ne dirante al la kliento, ke ŝia patro mortis, sed ke “li estas tro okupita”. Tamen, la enketado estigas problemojn al ŝi, kiam ŝi rimarkas, ke ŝi estis manipulita: en la realo, la kliento volis retrovi sian fuĝintan edzinon por poste internigi ŝin en frenezulejon kaj povi sekve ekposedi ŝian riĉan heredaĵon. Kun la helpo de detektivo William Wellington kaj krimulo Moses, Eliza sukcesas trovi makulon en la vivo de la kliento, kaŭzante lian areston kaj la liberigon de lia edzino.
2 "The Woman in Red" - La virino ruĝe vestita Declan O'Dwyer Rachael New 7an de Aprilo 2020
Eliza ekscias, ke ŝia patro lasis senvalidiĝi la lukontrakto de la familia loĝdomo kaj sekve ŝi devos translokiĝi se ŝi ne pagos por renovigi la kontrakton. Por gajni monon, ŝi proponas helpon kontraŭ pago al William, sed li rifuzas helpi. Ŝi do devas akcepti ŝajne neeblan taskon: virino dungas ŝin por ke ŝi pruvu la senkulpecon de ŝia edzo: li deklaris sin kulpa post kiam oni trovis lin ĉe kadavro kun sangomakulita tranĉilo en lia mano. Ankaŭ Moses volas dungi ŝin por retrovi flartabakujon, kiun la murdito konservis por li en sia monŝranko.
3 "Deeds not Words" - Faktoj, ne vortoj Declan O'Dwyer Rachael New 14-an de Aprilo 2020
Eliza estas dungita de "la Duko" por aliĝi sub falsa identeco al grupo de sufragetoj, unu el la politikaj movadoj sub kontrolo de Scotland Yard. Eliza akceptas, ĉar ŝi bezonas monon, sed ŝi tuj sentas en si kontraston pro la fakto, ke ŝi spionos virinojn, kiuj entute batalas kiel ŝi por havi la samajn rajtojn de viroj. Dum sia agado Eliza klopodos helpi la gvidantinon de la grupo, Margaret Fairfax, akuzitan pri murdo.
4 "Memento Mori" - Memoru, ke vi devas morti (latina eldiro) Declan O'Dwyer Ben Edwards 21-an de Aprilo 2020
James Henderson fotas la mortintojn en pozo por havigi al la parencoj ilian portreton. Li komencas ricevi minacajn mesaĝojn el la transa mondo post kiam li fianĉiĝis kun sia kunlaborantino. Ĉu la fantomo de lia mortinta edzino volas venĝon aŭ ĉu la patrino de lia fianĉino, mediumo, respondecas pri la misteraj poŝtkartoj? Eliza devos enketi. Dum la epizodo oni ekscias, ke William arogas al si ĉiujn meritojn de ŝiaj sukcesoj, celante altrangiĝi en sia profesio. Tamen, kiam ĵurnalisto volas de li informojn pri sensaciaj krimoj, kiuj instigu legantojn aĉeti amase lian ĵurnalon, William igas publika la tutan lertecon elmontritan de Eliza por solvi la kazon de la misteraj minacoj: la artikolo nomas ŝin “ina detektivo”. La kontento de Eliza pro la grava rekono estas granda, sed baldaŭ ŝian atenton deturnas la hazarda malkovro de la notlibreto de ŝia patro, kiu estigas dubojn pri la vera motivo pro kiu li mortis.
5 "Cell 99" - Prizonĉelo 99 Declan O'Dwyer Ben Edwards 28-an de Aprilo 2020
Wellington estas senverva ĉar inspektoro Stirling, promesante al li altrangigon, laborigis lin super tute neutilaj statistikaĵoj pri krimoj kaj nun li volas, ke li prezentu tiujn datumojn dum monduma evento. Tamen li havas alion por prizorgi: Liza malaperis. Post retrovo de la notlibreto de sia patro, kiu konjektigas al ŝi, ke ŝia patro en la realo ne mortis pro koratako sed estis murdita, ŝi atingas malliberejon en la ĉirkaŭaĵoj de Londono, fermitan pro variola epidemio. Tie ŝi estas kaptita de krimulo, kiu atakas kaj vundas William’, alvenintan por serĉi la virinon. Eliza rekonas en lia atakanto la viron, kiu reportis hejmen la kadavron de ŝia patro. William kaj Eliza sukcesas fuĝi, liberigante viron, kiu estis enfermita en “ĉelo 99”: li estas monfalsisto, kiu baldaŭ estos mortigita en la hospitalo kune kun la aliaj krimuloj arestitaj en la malliberejo. Li, antaŭ ol morti, citis Moses’, la amikon el Jamajko de Eliza.
6 "The case of Henry Scarlet" - La kazo de Henry Scarlet Declan O'Dwyer Rachel New 5-an de Majo 2020
William daŭrigas la enketon pri la bando de monfalsistoj kaj pri la murdo de Henry Scarlet. Li volas protekti Eliza’n, devigante ŝin resti hejme, gardata de policanoj. Williams kaj lia polica kunlaboranto Frank Jenkins trovas kompromitigajn elementojn en la hejmo de Moses. La jamajkano sekrete renkontiĝas kun Eliza kaj neas sian kulpecon, proponante al ŝi helpon por solvi la kazon. La Duko estas konvinkita, ke inspektoro Starling estas perfidulo de Scotland Yard kaj komplico de la krimuloj. Sed la vera kulpulo estas alia persono, kiu aranĝis la aferojn, por ke oni akuzu la inspektoron. Malkovrita, li klopodas mortigi la du: Eliza kaj Williams evitas lian atencon nur per la helpo de Moses.