Mlle Guédon de Presles

Anne Madeleine GUÉDON de Presles, konata kiel Mlle Guédon de Presles (naskiĝis en la frua 18a jarcento - ĉ. 1754) estis franca kantisto, komponisto kaj aktorino.

Mlle Guédon de Presles
Naskiĝo 24-an de decembro 1687 (1687-12-24)
Morto 30-an de novembro 1753 (1753-11-30) (65-jara)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Kelkaj aŭtoroj datas ŝian naskiĝon en Versajlo en 1687 laŭ bapta atestilo; aliaj opinias, ke ŝi naskiĝis en 1720; la triaj deklaras ŝian naskiĝdaton nekonata. Tia konfuzo eble originas en la aktiveco de alia franca kantistino konata kiel Mlle. Guédon inter 1748 kaj 1753.

Anne Madeleine Guédon de Presles pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Parizo, kie ŝi laboris ĉe la kortega teatro. Ŝi probable estis familiano de la komponisto kaj kantisto Honoré Claude Guédon de Presles (1692–1756), kiu ofte koncertis en la kortego. Anne Madeleine prezentiĝis unue en la kortego antaŭ la reĝino, kiam ŝi kantis en la baleto Les Sens de la franca komponisto Jean-Joseph Mouret (1682 - 1738).

De tiam, kvankam ŝi ne estis konstanta membro de la rolantaro, ŝi kantis multajn subtenajn rolojn en Parizo ĉe la Teatro de la Reĝino (Théâtre de la Reine). La plej rimarkindaj operoj en kiuj ŝi aperis, estis "Thétis et Pélée" de Collasse, "Prologue des Amours des dieux" de Mouret, "Tancrède" de Campra kaj "Bellérophon" de Lully. La nomo de Guédon de Presles aperas ankaŭ en la programo de tri operaj prezentadoj en la kortega salono.

Estas rimarkinde, ke kelkaj el ŝiaj verkoj estis publikigitaj ĉe la Mercure de France, kiu estis kaj gazeto kaj literatura revuo. Tiel Anne Madeleine aperas kiel la unua virino al kiu oni publikigis verkojn en tiaj publikaĵoj.

Reĝa komisiono donis al ŝi privilegion publikigi siajn verkojn kun la eldonisto Christophe Ballard, kiu fine de la 17-a kaj dum la 18-a jarcentoj publikigis milojn da arioj komponitaj de virinoj pli-malpli konataj siatempe. Ĉi tiu eldonaĵo ‘Miksiĝo de latina muziko franca kaj itala’ estis dividita laŭ sezonoj kaj ĝi estis liverita al la publiko monaton post monato dum tridek sinsekvaj jaroj. En ĉi tiu eldonaĵo aperis unue ŝia ‘Voĉaj kaj instrumentaj pecoj’; la dokumento priskribas ilin kiel ‘normalan ĉambran kaj kapelan muzikon’. Pliaj el ŝiaj kantoj aperis dum la sekvaj jaroj en antologioj presitaj en Hago, kune kun tiuj de aliaj virinoj: seriozaj kaj leĝeraj arioj de komponistinoj kiel Julie Pinel, Mlle de Ménetou, Antonia Bembo, kaj aliaj.

Poste Ballard eldonis volumon de kantatoj de Guédon de Presles, kiu inkluzivis sonatojn, motetojn kaj kantojn: "Cantates françaises" eldonita en pluraj volumoj el kiuj la unua enhavis ŝiajn plej gravajn komponaĵojn, ("Céfale", "L'Amour devoilé", "Calypso" kaj "Plainte"). Plejparte ili sekvas tiamajn akceptitajn konvenciojn, kiel oni trovis en kantatoj de samtempuloj kiel Clérambault, Bernier kaj Morin. En "Calypso", la plej impresa kantato de Anne Madeleine, estas du kantistoj, unu rolas kiel rakontanto, la alia ludas la rolulojn. La rakontanto klarigas la amon de Odiseo por nimfo kaj li faras komenton pri la alveno de ‘Gloire’ kiu pro ĵaluzo elpensis planon kidnapi la heroon. Intermetita kun la komento en recitativa formo, estas pluraj arioj da capo. Estas nenio originala en la harmonioj, sed la kantatoj de Anne Madeleine Guédon de Presles havas draman senton kaj belan karakterizadon.

FonoRedakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 76 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


ReferencojRedakti