Antonia Padoani BEMBO1640 - ĉ 1720) estis itala komponistino kiu naskiĝis en Venecio, sed pasigis la plej grandan parton de sia komponista kariero en Francio sub la protekto kaj admiro de la reĝo Ludoviko la 14-a.

Antonia Bembo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1643 (1643-01-01)
en Venecio
Morto 1-an de januaro 1715 (1715-01-01) (72-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo komponisto • operkantisto
vdr

Vivo redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 45 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Pri ŝiaj studoj oni scias per letero de ŝia patro, la kuracisto Giacomo Padoani, adresita al Carlos la II-a duko de Mantuo. Tie li rakontas, ke Antonia studis latinon, literaturon, kaj muzikon. Padoani skribis: ‘mia filino daŭre progresas en siaj studoj sub sinjoro Cavalli’. Li aludis al Francesco Cavalli, kiu estis unu el la plej grandaj operkreintoj de tiu tempo.

Je la aĝo de 19 Antonia Padoani edziniĝis al Lorenzo Bembo kun kiu ŝi havis tri infanojn. Sed post la naskiĝo de sia tria infano, Lorenzo foriris por kvinjara militservo sen havigi monon aŭ rimedojn por ke sia familio pluvivu. De tiam la vivo de Antonia Bembo en Venecio estis plena de granda streĉo kaj eksterordinara malfeliĉo.

Post 12 jaroj da geedzeco Antonia petis divorcon akuzante sian edzon pri fizika brutaleco, malfideleco, ŝtelo de ŝiaj havaĵoj kaj neglektemo pri la prizorgado de sia familio. Lorenzo Bembo neis ĉiujn akuzojn kaj la divorco estis malakceptita.

Post 4 pliaj jaroj en kiu la familia situacio turniĝis danĝera, ŝi estis devigata entrepreni aŭdacan fuĝon de sia hejmo kaj de sia naskiĝurbo Venecio (1676), postlasante sian perforteman, kruelan edzon kaj tri infanojn. En la nokto de sia foriro, Antonia prenis sian filinon por loĝigi ŝin en venecia konvento, supozeble por protekti ŝin kontraŭ ŝia patro. En sia fuĝo al Parizo, Antonia ricevis helpon de Francesco Corbetta, itala virtuoza gitaristo, muzikinstruisto kaj komponisto.

Ĉar ŝia edzo rajtis persekuti kaj puni ŝin, Antonia devis resti kaŝita, allogante la malplej eblan atenton al si. En Parizo probable ŝi laboris kiel kantistino, ĉar ŝi havis belan voĉon, kaj kiel muzikinstruistino antaŭ ol ekkomenci komponi.

La unua manuskripto de Antonia Padoani Bembo ‘Produzioni armoniche’(1697 – 1701) enhavis kvardek unu verkojn. Ĝi estis dediĉita al reĝo Ludoviko la XIV-a, al kiu ŝi prezentis la verkon per letero. En la letero ŝi eksciigas la reĝon, ke ŝi lasis sian familion en Italio kaj iris al la franca reĝa kortego por montri sian arton.

La reĝo rekonis la talenton de Antonia kaj li donis al ŝi pension kaj permesis al ŝi resti en la komunumo Notre Dame de Bonne Nouvelle. Ŝi konservis konstantan rilaton kun la reĝo kaj lia familio, kiuj respektis ŝin pro ŝia bela voĉo kaj pro ŝia kompona kapablo. La plej multaj el la verkoj de Antonia Padoani estas dediĉitaj al la reĝo aŭ al iu el la reĝa familio.

Ŝi komponis ĉefe por sia propra soprana voĉo kaj por konstanta baso. Krom arioj, motetoj kaj kantatoj, Antonia verkis ankaŭ operon, ‘L’ercole lover’. La komponaj elektoj de Bembo, precipe en ŝia opero, reprezentas konscian miksaĵon de italaj kaj francaj stiloj kun pasintaj kaj estontaj tendencoj.

Krom la valorega muzikedukado ricevita de Cavalli, ofte ankaŭ, ŝi inspiris sin per la kompoziciaj teknikoj uzataj de alia el la famaj studentinoj de Cavalli, Barbara Strozzi.

En la Nacia Biblioteko de Parizo, krom la manuskripto de la opero de Antonia Bembo, estas Deum kaj Devertimento (1704), Te Deum kaj Exaudiat te, Dominus (1708), kaj Les septs Seaumes de David (1710).

La elstara kariero de Antonia Bembo en Parizo kaj ŝia kapablo verki laŭplaĉe al tiuj, kiuj subtenis kaj faciligis ŝian karieron, montras la profundon de ŝia adaptiĝemo kaj kreemo. Tio permesis al ŝi la liberecon komponi kiel ŝi deziris sen financaj aŭ tempaj postuloj.

Ŝia muziko estis mirinda heroaĵo por siatempa virino, kiu tiel konkrete ekloĝis en fremda lando, alfrontante la malfacilaĵojn de la vivo per sia muziko.

Listo de verkoj redakti

  • Produzioni armoniche, 41 arias kaj kantatoj en la itala, francoj kaj latino. (Vol. I)
  • Te Deum por 3 voĉoj (vol. II, dediĉita al Marie Adélaïde de Savoy en 1704)
  • Serenata por 5 voĉoj (vol. II)
  • 2 mottetti (vol. III)
  • Te Deum por 5 voĉoj (vol. III)
  • Salmo XIX, por 3 voĉoj (vol. III)
  • Ercole amante, opero fiksita al libretto de Francesco Buti (1707) (vols. IV-V)
  • Les sept pseaumes de David (vol. VI)

Referencoj redakti

  • Claire Fontijn, Marinella Laini. "Antonia Bembo", Boska Muziko Enreta, ed. L. Macy (aliris 18a de septembro, 2006), grovemusic.Com (abona aliro).
  • Pendle, Karin. Virinoj kaj Muziko: Historio. Indianao Universitata Gazetaro, Bloomington JE. (2001)   
  • Claire Fontijn, Urĝaj Mezuroj: La Vivo kaj Muziko de Antonia Padoani Bembo. Oxford Universitata Gazetaro. (2006)