Mlynčeky
Mlynčeky (hungare Tátraháza germane Mühlerchen) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Mlynčeky | |
hungare: Tátraháza, germane: Mühlerchen | |
municipo | |
Oficiala nomo: Mlynčeky | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Kežmarok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Tatroj |
Najbaras kun | Tatra nacia parko |
Situo | Mlynčeky |
- alteco | 687 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 10′ 08″ N 20° 22′ 56″ O / 49.16889 °N, 20.38222 °O (mapo) |
Areo | 7,6793 km² (767,93 ha) |
Loĝantaro | 652 (31.12.2011) |
Denseco | 84,9 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1896 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 76 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | KK |
NUTS | 523739 |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.mlynceky.com | |
![]() |
Situo
redaktiMlynčeky situas laŭ rojo, apud flankovojo, sed estas ankaŭ alia vojo. Kežmarok troviĝas je 6 km.
Historio
redaktiEn la 18-a jarcento komence estis tie nur bienocentro kaj muelejo apartenanta al Késmárk, baldaŭe ankaŭ loĝdomoj. Post jarcento jam feriejaj domoj konstruiĝis. Fiŝlagoj formiĝis en 1884, kie oni bredadis fiŝojn. En 1913 kuracejo por infanoj ekfunkciis. Ĝis Traktato de Trianon la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Kežmarok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1956 municipo formiĝis. En 2001 vivis en Mlynčeky 584 homoj, (575 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1970
- arbara lernejo