Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata rivero temas artikolo Mlynica (rivero).

Mlynica, hungare Malompatak, germane Mühlenbach estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Milbachy.

Mlynica
hungare: Malompatak, germane: Mühlenbach
municipo
Oficiala nomo: Mlynica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Poprad
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Najbaras kun Tatra nacia parko
Situo Mlynica
 - alteco 688 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 07″ N 20° 18′ 42″ O / 49.10194 °N, 20.31167 °O / 49.10194; 20.31167 (mapo)
Areo 7,7758 km² (777,58 ha)
Loĝantaro 455 (31.12.2011)
Denseco 58,51 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 91
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj PP
NUTS 523747
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Vikimedia Komunejo: Mlynica
Retpaĝo: www.mlynica.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Mlynica situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, sed ĉefvojo estas proksime. Poprad troviĝas je 6 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1268 en formo "Milymbach". La unuaj loĝantoj estis saksoj kaj la vilaĝo apartenis al grupo de saksaj urboj en Szepes. Inter la 16-a jarcento-19-a jarcento ĝi estis kampurbo. En 1700 oni komputis tie 11 katolikajn kaj 134 luteranajn familiojn. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Mühlenbach, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Malompatak 606 homoj, (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post 1945 la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis slovakoj el Pollando. En 2001 vivis en Mlynica 360 homoj, (358 slovakoj, unusola germano).

Vidindaĵoj redakti