Mohamad Hedajat Nouri (perse: محمد هدایت نوری, naskiĝis la 22-an de decembro 1926 en Raŝto, mortis la 31-an de julio 2010 en Teherano) estis persa klasika kantisto. Li kredis, ke muziko estas la internacia lingvo kaj apartenas al ĉiuj mondanoj, do pro tio li ofte sekvis la arton de okcidento kaj kantis laŭ ĝi. Li en la jaro 1999 gajnis la premion Ĥorŝid (Esperante: suno) kaj ankaŭ en la jaro 2006 konatiĝis kiel eterna-vizaĝo (tiu ĉi estas kromnomo, kiun oni donas al grandaj artistoj en Irano). Li dum multaj jaroj lernis de Faĥere Saba.

Mohamad Hedajat Nouri
Naskiĝo 22-an de decembro 1929 (1929-12-22)
en Raŝto
Morto 31-an de julio 2010 (2010-07-31) (80-jaraĝa)
en Teherano
Ĝenroj persa muziko, klasika muziko
Profesio komponisto, kantisto
Aktivaj jaroj 1942–2010
Persona informo
Mortokialo kancero
Tombo Behesht-e Zahra
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Alma mater Teherana universitato
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
vdr

La vivo redakti

Mohamad Nouri naskiĝis en Raŝto kaj en la jun-aĝo eklernis kant-manieron de Evelyn Baghtcheban kaj muzik-teorion de Sirus Ŝahrdar kaj Ferejdun Farzane en la lernejo de muziko. Li sekvis la kant-manieron de Hosejn Aslani kaj Naser Hosejni. Kiam li estis en la tria jardeko de la vivo, la muziko de la mondo envenis en Irano kaj eldoniĝis. Do li renkontis novan muzikon, kiu antaŭe ne estis konata por li kaj influis lin. Li ekkantis kanzonojn kiuj estis okcidentaj klasikaj kanzonoj kun persaj poemoj. Post fini la studon li povis doni novan sencon al siaj verkoj kaj eldoni originalajn verkojn kiuj jam havis proprajn elementojn. Mohamad Nouri dum 5 jardekoj kantis pli ol 300 kanzonoj. Li ankaŭ verkis kaj tradukis multajn artikolojn pri muziko kaj verkis poemojn. Li kantis multajn kanzonojn enhavante tradiciajn temojn kaj elementojn kiel "Ĝane Marjam", "Ŝalizar", "Vasunak", "Ĝomee Bazar" kaj "Iran". Unu el la plej famaj kantoj kiu apartenas al li nomiĝas "Ĝane Marjam", ĝia muziko ankaŭ estas verkita de li. Li finfine post multaj jaroj elteni la malsanon kancero, je 31-a julio 2010 en la malsanulejo Ĝam en Teherano forpasis.