Mohamedŝahr
urbo en Irano
Mohamedŝahr (=Mohamedurbo) (perse محمدشهر) estas urbego en la Provinco Alborzo, en distrikto de Karaĝo en norda Irano.
Mohamedŝahr · محمدشهر | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Alborzo | ||
Telefonkodo | 026 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119 418 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 46′ N, 50° 55′ O (mapo)35.7630555650.91722222Koordinatoj: 35° 46′ N, 50° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 219 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mohammadshahr [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Mohamedŝahr situas sur altebenaĵo de Elborz-Montaro sudokcidente (kaj proksime) de la provinca ĉefurbo Karaĝo, pli precize inter Karaĝo kaj Mahdaŝt.
Historio redakti
Mohamedŝahr estas tre nova urbo. En tiu loko iam estis pluraj vilaĝoj kun grandaj agrikulturaj bienoj, kiuj unuiĝis kaj formis urbon. La industria evoluo de Karaĝo helpis la urbiĝon de Mohamedŝahr. La urba municipo estis fondita en 1996. Pro la rapida urbiĝo la infrastrukturo grandparte mankas.
Klimato redakti
Mohamedŝahr situas en duonarida klimato (BSk) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas prosimume14 °C. La averaĝa precipitaĵo estas ĉirkaŭ 301 mm.
Vidindaĵoj redakti
- antikvaj tomboj
- arbara parko
Fontoj redakti
- interalie WikiTrans